Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen li decidis, ke li venos sin certigi per siaj okuloj pri mia ŝanĝiĝo, kaj akordigos sian konduton laŭ la sincereco de mia pento. Li alvenis la morgaŭon post mia malliberigo. Lia unua vizito estis tiu, kiun li faris al Tiberge, al kiu mi estis petinta, ke li adresu sian respondon. Li povis koni per li nek mian loĝejon, nek mian nunan situacion. Li sciis nur miajn ĉefajn aventurojn, de kiam mi estis foririnta for de Saint-Sulpice. Tiberge parolis tre profite por mi, pri la disponoj al bono, kiujn mi estis montrinta al li en nia lasta intervidiĝo. Li aldonis, ke li kredas min tute liberigita el Manon, sed ke li tamen estas mirigita, ĉar de ok tagoj mi ne ankoraŭ donis al li novaĵojn pri mi. Mia patro ne estis trompita. Li komprenis, ke tiu silento, pro kiu Tiberge plendas, kaŝas ion, kion ĉi tiu ne divenis: kaj li uzis tiom da klopodoj por malkovri miajn postsignojn, ke, du tagojn post lia alveno, li eksciis, ke mi estas en Chatelet.

Antaŭ kiam mi ricevis lian viziton, kiun mi tute ne kredis tiel proksima, mi ricevis tiun de lia polica generalleǔtenanta Moŝto, aŭ por diri aferojn laŭ ilia nomo, mi toleris juĝistdemandon. Li faris al mi kelkajn riproĉojn; sed ili estis nek severaj nek insultaj. Li diris dolĉe, ke li plendas pri mia malbona konduto; ke mi ne montris saĝecon, farante al mi malamikon tian, kia G… M…; ke vere estas facile rimarki, ke en mia afero troviĝas pli da nesingardemo kaj da malseriozeco ol da malico; sed tamen ke estas la dua fojo, en kiu mi troviĝas antaŭ lia juĝistaro; kaj ke li esperis, ke mi estus fariĝinta pli prudenta, post kiam mi estis ricevinta en Saint-Lazare punadmonojn dum du aŭ tri monatoj. Ĉarmite, ĉar mi havis antaŭ mi prudentan juĝiston, mi diskutis kun li laŭ maniero tiel modera kaj tiel respekta, ke li ŝajnis treege kontenta pro miaj respondoj. Li diris, ke mi ne devas min tro liveri al ĉagreno, kaj ke li sentas