Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi nenion respondis. Li daŭrigis:

« Kiel patro estas malfeliĉa, kiam aminte filon ameme, nenion malŝparinte por igi lin honesta viro, li fine trovas en li nur friponon, kiu lin malhonoras. Oni sin konsolas pro malfeliĉo de fortuno: tempo ĝin forigas kaj ĉagreno ĝin malpligrandigas: sed kian kuracilon kontraŭ malbono, kiu ĉiutage pligrandiĝas, kontraŭ malbono tia kia la malordoj de malvirtéma filo, kiu perdis ĉian senton al honoro? Vi diras nenion, malfeliĉulo, li aldonis: vidu tiun falsan modestecon kaj tiun ŝajnon de hipokrita dolĉeco: ĉu oni ne opinius lin la plej honesta viro de lia raso? »

Kvankam mi estis devigita rekoni, ke mi meritas parton de tiuj ofendegoj, tamen ŝajnis al mi, ke li ilin supermezure grandigis. Mi kredis, ke al mi estas permesate klarigi nature mian penson:

« Mi certigas al vi, sinjoro, mi diris, ke la modesteco, en kiu vi min vidas antaŭ vi, estas neniel afektita. Ĝi estas la natura stato de nobelnaskita filo, kiu treege respektas sian patron, kaj precipe patron incitetigitan. Mi aliparte ne pretendas ŝajni la plej bonkonduthava viro de nia raso. Mi rekonas min inda je viaj riproĉoj; sed mi petegas vin, ke vi metu en ilin iom pli da boneco, kaj ne agu kun mi same kiel kun la plej malnoblega el ĉiuj homoj. Mi ne meritas tiel ofendajn nomojn. Estas amo, vi tion scias, kiu kaŭzis ĉiujn miajn kulpojn. Fatala pasio, ho ve! ĉu vi ne konas gian forton? kaj ĉu estas eble, ke via sango, kiu estas fonto de la mia, neniam sentis samajn ardojn? Amo faris min tro amema, tro pasia, tro fidela kaj tro komplezema al la deziroj de tute ĉarmoplena amatino; jen estas miaj krimoj! Ĉu vi vidas en ili ion, kic vin malhonoras? Mi vin petegas, mia patro, mi aldonis ameme, havu iom da kompato por filo, kiu ĉiam estis