Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de… havas neniajn aliajn rentojn; lia princa Moŝto de… lia duka Moŝto de… estas ĉefoj de bando de samspecaj kavaliroj. »

Pri tio, kio koncernis miajn projektojn al la monujo de du G… M…’oj, mi povis pruvi same facile, ke mi ne estas sen modeloj; sed al mi restis tro da honoro, por ke mi ne kondamnu min kaj samtempe ĉiujn aliajn, de kiuj mi estus povinta proponi ekzemplon: pro tio, mi petis de mia patro, ke li pardonu tiun krimeton, pro la du perfortaj pasioj, kiuj estis min agitintaj: venĝo kaj amo. Li petis de mi, ĉu mi povas doni kelkajn klarigojn pri la plej rapidaj rimedoj taŭgaj por ricevi mian liberecon, laŭ maniero, kiu povus evitigi tro grandajn famojn. Mi konigis la sentojn de boneco, kiujn la polica generalleûtenanto havis por mi.

« Se vi trovas kelkajn malfacilaĵojn, mi diris, ili povos deveni nur de du G… M…’oj: pro tio, mi kredas, ke estus taŭge, se vi klopodus por ilin vidi. »

Li tion promesis. Mi ne kuraĝis lin peti, ke li favore parolu pri Manon. Tio ne estis manko de braveco, sed efiko de la timo, en kiu mi estis, ke mi lin ribeligu per tia propono kaj naskigu en li ian projekton pereigan al ŝi kaj al mi. Mi estas ankoraŭ nescianta, ĉu tiu timo ne kaŭzis miajn plej grandajn malfeliĉaĵojn, malhelpante, ke mi provu la disponojn de mia patro, kaj ke mi faru penadojn, por inspiri al li sentojn favorajn al mia malfeliĉa amatino. Eble mi estus ankoraŭ instiginta lian kompaton. Mi estus antaŭgardinta lin kontraŭ la impresoj, kiujn li tro facile estis ricevonta de la maljuna G… M… Kion mi scias? Eble mia malbona fatalo estus triumfinta ĉiujn miajn penadojn; sed almenaŭ mi estus kulpiginta pri mia malfeliĉeco nur ĝin, kaj nur la kruelecon de miaj malamikoj.

Min lasinte, mia patro iris fari viziton al sinjoro