Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉagrenoj. Mia patro mem estas kredeble unu el miaj plej kruelaj persekutantoj. Neniu min kompatas. Vi sola, en loĝejo de krueleco kaj de barbareco, montras kompaton al la plej mizera inter ĉiuj homoj. »

Li konsilis, ke mi ne min montru sur la strato, kiam mi ne estos iom resaniĝinta el la konfuzo, en kiu mi estis.

« Lasu, lasu, mi respondis elirante; mi vin revidos pli frue ol vi pensas. Preparu la plej nigran el viaj karceroj; ĉar mi eklaboros por ĝin meriti. »

Efektive miaj projektoj sin turnis unue al gravaĵoj min liberigi el la du G… M… ’oj kaj el la polica generalleǔtenanto, kaj poste rapidegi kun manoj armitaj al Hospitalo, kun ĉiuj, kiujn mi povus dungi por mia entrepreno. Mia patro mem estus estinta apenaŭ respektita en venĝo, kiu ŝajnis al mi tiel justa; ĉar la pordisto ne kaŝis, ke li kaj G… M… estis la aŭtoroj de mia pereo. Kiam mi estis farinta kelkajn paŝojn sur stratoj, kaj kiam aero estis iom refreŝiginta mian sangon kaj miajn humorojn, mia kolerego iom post iom estis anstataŭita de sentoj iom pli prudentaj. La morto de miaj malamikoj estus estinta por Manon malmulte utila, kaj kredeble ĝi riskigis al mi, ke mi vidos min senigita je ĉiuj rimedoj por ŝin helpi. Kian alian vojon mi povis malfermi al mia venĝo? Mi kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj ĉiujn miajn pensojn por unue laboradi al la liberigo de Manon, remetante la tutan ceteron post la sukceso de tiu grava entrepreno. Al mi restis malmulte da mono. Tio tamen estis la necesa fundamento, per kiu mi devis komenci. Mi vidis nur tri personojn, de kiuj mi povus ĝin esperi: sinjoro de T…, mia patro kaj Tiberge. Estis malmulte verŝajne, ke mi ricevos ion de tiuj du lastaj; kaj mi hontis lacigi la alian per miaj altrudaĵoj. Sed ne estas en malespero, ke oni konservas