Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

indulgojn. Mi iris tuj al seminario de Saint-Sulpice, ne zorgante, ĉu mi estos en ĝi rekonita. Mi vokis Tiberge’on. Liaj unuaj paroloj al mi komprenigis, ke li ne scias ankoraŭ miajn aventurojn. Tiu ideo al mi ŝanĝigis la projekton, kiun mi havis, lin kortuŝi per kompato. Mi ĝeneralmaniere parolis pri la plezuro, kiun mi estis havinta, revidante mian patron; kaj ste mi petis de li, ke li pruntedonu iom da mono, pretekstante, ke mi volas pagi, antaŭ kiam mi eliros el Parizo, kelkajn ŝuldojn, kiujn mi deziras lasi nekonitaj. Li tuje prezentis al mi sian monujon. Mi prenis kvin cent frankojn el ses cent, kiujn mi trovis en ĝi. Mi proponis al li garantibileton: li estis tro malavara por ĝin akcepti.

De tiu loko, mi realiris al sinjoro de T… Mi havis kun li nenian kaŝemon. Mi al li faris elmontron de miaj malfacilaĵoj kaj de miaj ĉagrenoj: li jam ilin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj cirkonstancoj, pro la zorgo, kiun li estis havinta, sekvi la aventuron de la juna G… M… Tamen li min aŭskultis kaj min plendis multe. Kiam mi petis de li konsilojn pri rimedoj taŭgaj por liberigi Manon’on, li respondis malgaje, ke li vidas en tio tiom malmulte da lumo, ke, krom eksterordinara interveno de ĉielo, oni devas forlasi ĉian esperon: ke li speciale aliris al Hospitalo, de kiam ŝi estis en ĝin enfermita; ke li mem ne povis ricevi permeson ŝin vidi; ke ordonoj de la polica generalleǔtenanto estis tute severegaj; kaj ke, por plenigi la malfeliĉon, la mizera bando, en kiun ŝi devas eniri, estas elironta la posttagmezon de l’ tago, en kiu ni estas. Mi estis tiel konsternita de lia parolado, ke li estus povinta paroli dum unu horo, kaj mi ne estus pensinta lin interrompi. Li daŭrigis, dirante, ke li ne min vizitis en Chatelet, por doni al si pli da facileco por min servi, se oni kredus lin sen ligo kun mi; ke, de kelkaj horoj, de kiuj mi estis elirinta el ĝi,