Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tio ne estis por mi malgrava entrepreno; mi tion diras, ne nur pro la malfacileco, kiun kompreneble mi devis trovi por ĝin venki, sed pro alia motivo, kiu igis min timi eĉ gian komencon; mi estis forkurinta for de lia loĝejo malgraŭ liaj ordonoj; kaj tuj kiam mi eksciis la malĝojan fatalon de Manon, mi tute decidis, ke mi ne revenos en ĝin. Mi rajte timis, ke li min detenigos malgraŭ mia volo, kaj eĉ ke li min rekondukos en provincon. Mia pli maljuna frato jam estis uzinta kun mi tian farmanieron. Estas vere, ke mi estis fariĝinta pli maljuna; sed aĝo estas malforta rimedo kontraŭ forto. Tamen mi trovis vojon, kiu min savis el danĝero: ĝi estis lin vokigi en publikan lokon, kaj min anoncigi al li per alia nomo. Tuj mi prenis tiun decidon. Sinjoro de T… iris ĉe G… M…’on kaj mi en Luksemburgon, kie mi sendis averti mian patron, ke ĝentilhomo el liaj servantoj estas lin atendanta. Mi timis, ke li havos ian malfacilecon por veni, ĉar nokto alproksimiĝis. Tamen li aperis post iom da tempo, sekvite de sia lakeo. Mi petis de li, ke ni prenu aleon, en kiu ni povos esti solaj. Ni faris almenaŭ cent paŝojn, ne parolante. Kredeble li imagis, ke tiaj preparoj ne estis faritaj sen grava intenco. Li atendis mian paroladon, kaj mi ĝin meditis.

Fine mi malfermis buŝon.

« Sinjoro, mi diris tremante, vi estas bona patro. Vi min plenigis je favoroj, kaj al mi pardonis nekalkuleblan nombron da kulpoj. Pro tio, ĉielo estas atestanto, ke mi havas por vi ĉiujn sentojn de la plej amema kaj plej respektema filo. Sed ŝajnas…, ke via severeco…

— Nu! mia severeco? interrompis mia patro, kiu sendube trovis, ke mi parolas malrapide pro lia malpacienco.

— Ha! sinjoro, mi rediris, ŝajnas, ke via sever-