Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eco estas supermezura en la maniero, per kiu vi agas kun la malfeliĉa Manon. Vi fidis al sinjoro de G… M… Lia malamo ŝin prezentis al vi laŭ la plej nigraj koloroj. Vi formis al vi pri ŝi abomenan ideon. Tamen ŝi estas la plej dolĉa kaj la plej aminda kreitaĵo en la tuta mondo. Kial ne plaĉis al ĉielo, ke ĝi inspiru al vi deziron ŝin vidi eĉ unu momenton? Kiel mi estas certa, ke ŝi estas ĉarmoplena, tiel, mi ne dubas pri tio, ŝi estus ŝajninta al vi tia. Vi estus fariĝinta partiano al ŝi. Vi estus malameginta la nigrajn artifikaĵojn de G… M… Vi estus kompatinta ŝin kaj min. Ho ve! mi estas certa pri tio; via koro ne estas nesentema: vi estus lasinta vin kortuŝi! »

Li min denove interrompis, vidante, ke mi parolas kun ardo, kiu ne estus ebliginta, ke mi finu tuj. Li volis scii, kion mi intencas trafi per tiel pasia parolado.

« Peti de vi vivon, mi respondis, kiun mi ne povas konservi eĉ unu momenton, se Manon aliras al Ameriko.

— Ne, ne, li diris per tono severa; mi pli amas vidi cin sen vivo, ol sen saĝeco kaj sen honoro.

— Do, ni ne iru pli malproksimen; mi ekkriis, lin haltigante per la brako: tiun malamindan kaj netolereblan vivon demetu de mi; ĉar en la malespero, en kiun vi min ĵetas, morto estos por mi favoro. Ĝi estas donaco inda je la mano de patro.

— Mi donus al ci tion, kion ci meritas, li respondis. Mi konas multe da patroj, kiuj ne estus tiel longatempe atendintaj, por esti mem ciaj ekzekutistoj: sed estas mia boneco tro granda, kiu cin difektis. »

Mi ĵetis min antaŭ liajn piedojn.

« Ha! se restas ankoraŭ iom da ĝi, mi diris, ilin kisante, ne igu vin malmola kontraŭ miaj ploroj. Pripensu, ke mi estas via filo… Ho ve! memoru pri mia patrino. Vi ŝin amis tiel ameme! Ĉu vi estus tolerinta,