Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke oni ŝin eltiregu el viaj brakoj? Vi estus defendinta ŝin ĝis la morto. Ĉu aliuloj ne havas koron, kiel vi? Ĉu oni povas esti barbara, kiam unufoje oni sentis tion, kio estas amemo kaj doloro?

— Ne parolu pli longe pri cia patrino, li rediris per voĉo kolera; tiu memoro varmigas mian indignon. Ciaj malordoj ŝin mortigus pro doloro, se ŝi estus vivinta sufiĉe da tempo por ilin vidi. Ni finu tiun interparolon, li aldonis; ĝi min tedas, kaj ne ĉesigos mian decidon. Mi revenas al mia loĝejo. Mi ordonas, ke ci min sekvu. »

La tono seka kaj malmola, per kiu li komandis tiun ordonon, al mi komprenigis, ke lia koro estas nefleksebla. Mi malproksimiĝis je kelkaj paŝoj, timante, ke li deziros min aresti per siaj propraj manoj.

« Ne pligrandigu mian malesperon, mi diris, min devigante vin malobei. Estas neeble, ke mi vin sekvu, same neeble, ke mi vivu post la krueleco, per kiu vi agas kun mi. Pro tio, mi diras al vi eternan adiaŭon. Mia morto, kiun vi baldaŭ ekscios, mi aldonis malĝoje, eble reprenigos de vi patrajn sentojn al mi. »

Ĉar mi turnis min por lin forlasi:

« Do ci rifuzas min sekvi? li ekkriis kun vivega kolero. Iru, alkuru al cia pereo. Adiaŭ, maldankema kaj ribelanta filo!

— Adiaŭ, mi diris en mia ekscitego; adiaŭ, barbara kaj malnaturigita patro! »

Mi tuj eliris el Luksemburgo. Mi marŝis sur stratoj kiel furiozulo ĝis la domo de sinjoro de T… Marŝante, mi levis okulojn kaj manojn por alvoki ĉiujn ĉielajn potencaĵojn.

« Ho, ĉielo, mi diris, ĉu vi estas tiel senkompata kiel homoj? Mi ne havas plu helpon atendotan krom de vi! »