Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sinjoro de T… ne estis ankoraŭ realirinta en sian hejmon; sed li revenis, kiam mi estis atendinta lin dum kelkaj minutoj. Liaj klopodoj ne pli bone sukcesis ol la miaj. Li tion diris kun vizaĝo malĝojega. La juna G… M…, kvankam malpli incitegita ol lia patro kontraŭ Manon kaj kontraŭ mi, tamen ne estis volinta entrepreni por mi favoran propeton. Li sin senkulpigis, dirante, ke li mem timas tiun venĝeman maljunulon, kiu jam multe estis kolerinta kontraŭ li, lin riproĉante pri liaj intencoj de amkomercado kun Manon. Do al mi restis la vojo de la perforto, kiel sinjoro de T… al mi estis de ĝi desegninta planon: mi en ĝi metis ĉiujn miajn esperojn.

« Ili estas tre necertaj, mi diris; sed la pli firma el tiuj esperoj kaj la pli konsolanta por mi estas almenaŭ morti en la entrepreno. »

Mi lin lasis, petante de li, ke li min helpadu per siaj bondeziroj; kaj mi nur pensis kunligi kun mi kamaradojn, al kiuj mi povos komuniki unu fajreron de mia kuraĝo kaj de mia decido.

La unua, kiu prezentiĝis al mia spirito, estis tiu sama korpogardisto, kiun mi jam uzis por aresti G… M…’on. Mi intencis ankaŭ pasigi nokton en lia ĉambro, ĉar mi ne estis havinta la spiriton sufiĉe liberan dum la tagmezo, por min provizi je loĝejo. Mi lin trovis sola. Li havis ĝojon, vidante, ke mi estis elirinta el Chatelet. Li amike proponis al mi siajn servojn. Mi klarigis al li tiujn, kiujn li povis fari por mi. Li havis sufiĉe da prudento por ekvidi ĉiujn iliajn malfacilecojn; sed li estis sufiĉe grandanima por ilin superi. Ni uzis parton de la nokto en diskutadoj pri mia projekto. Li parolis pri la tri gardosoldatoj, kiujn li jam uzis en la lasta okazo, kiel pri tri bravuloj tute provitaj. Sinjoro de T… min estis informinta tre akurate pri la nombro de pafarkistoj, kiuj