Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devis konduki Manon’on: ili estis nur ses. Kvin viroj maltimaj kaj kuraĝaj sufiĉis por doni teruron al tiuj sentaŭguloj, kiuj ne estas kapablaj sin honore defendi, kiam ili povas eviti la danĝeron de batalo per malkuragaĵo. Ĉar mono ne mankis al mi, la korpogardisto konsilis, ke mi malŝparu nenion por certigi la sukceson de nia atako.

« Ni bezonas ĉevalojn kaj pistolojn, li is, kaj por ĉiu el ni unu musketon. Mi prenas sur min min okupi morgaŭ pri tiuj preparaĵoj. Oni bezonas ankaŭ tri komunajn vestojn por niaj soldatoj, kiuj ne kuraĝus sin montri en tiunatura afero kun uniformo de regimento. »

Mi metis en liajn manojn la cent monpistolojn, kiujn mi estis ricevinta de sinjoro de T… Ili estis utiligitaj la morgaŭon ĝis la lasta monero. La tri soldatoj pasis parade antaŭ mi. Mi ilin instigis per grandaj promesoj; kaj, por depreni de ili ĉian malfidon, mi komencis fari al ili donacon da dek monpistoloj. Kiam alvenis la tago por la plenumo de l’entrepreno, mi tre frumatene sendis unu el ili al Hospitalo, por ke li sin sciigu per siaj propraj okuloj pri la momento, en kiu la pafarkistoj eliros kun sia akiraĵo. Kvankam mi estis preninta tiun antaŭzorgon nur pro troeco de maltrankvileco kaj de antaŭvideco, tamen okazis, ke ĝi estis absolute necesa. Mi estis fidinta al kelkaj malveraj informoj, kiujn oni estis doninta al mi pri ilia vojo: kaj estante konvinkita, ke en la Rochelle[1] tiu plorinda bande estis enŝipigota, mi estus perdinta miajn klopodojn, ĝin atendante sur la vojo al Orléans[2]. Tamen mi estis informita, dank’ al la raporto de la gardosoldato, ke ĝi

  1. Elparolu Roŝel.
  2. Elparolu: Orlean.