Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prenis la vojon al Normandujo, kaj ke el Havre-de-Grâce ĝi devis aliri al Ameriko.

Ni nin direktis tuj al la pordo Saint-Honoré[1], zorgante iri per diversaj stratoj. Ni nin kunigis en la fino de l’antaŭurbo. Niaj ĉevaloj estis freŝaj. Post malmulte da tempo ni ekvidis la ses gardistojn kaj la du malluksegajn veturilojn, kiujn vi vidis en Pacy antaŭ du jaroj. Tiu vidaĵo preskaŭ deprenis de mi forton kaj konscion.

«Ho fortuno, mi ekkriis, kruela fortuno! almenaŭ donu al mi morton aŭ venkon! »

Momente ni konsiliĝis inter ni pri la maniero, per kiu ni faros nian atakon. La pafarkistoj apenaŭ troviĝis antaŭ kvar cent paŝoj antaŭ ni; kaj ni povis ilin preteriri, pasante tra malgranda kampo, ĉirkaŭ kiu kurbiĝis la vojo. La korpogardisto opiniis, ke ni prenu tiun vojon por ilin surprizi, rapidegante subite al ili. Mi aprobis lian penson; kaj mi estis la unua, kiu spronpikis sian ĉevalon. Sed fortuno senkompate forĵetis miajn dezirojn. La pafarkistoj, vidante tiujn rajdantojn, kiuj alkuris al ili, ne dubis, ke ili faris tion por ilin ataki. Ili sin metis en defendo, preparante siajn bajonetojn kaj siajn pafilojn kun ŝajno sufiĉe maltima. Tiu vidaĵo, kiu nin instigis la korpogardiston kaj min, subite formetis la kuraĝon for de niaj tri malkuraĝaj kunuloj. Ili haltis kvazaŭ akorde, kaj inter si dirinte al si kelkajn vortojn, kiujn mi ne aŭdis, ili turnis la kapojn de siaj ĉevaloj por repreni la vojon al Parizo, bridon faliginte.

« Dioj, diris la korpogardisto, kiu ŝajnis tiel konfuzegita kiel mi pro tiu malnoblega forlaso, kion ni ekfaros? Ni estas nur du. »

  1. Elparolu: Sint-Honore.