Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi estis perdinta voĉon pro kolerego kaj pro miro. Mi haltis, ne certa ĉu mia unua venĝo ne devas sin turni al la persekutado kaj al la punado de malkuraĝ uloj, kiuj nin forlasis. Mi rigardis ilin forkurantajn, kaj direktis okulojn aliflanken al pafarkistoj. Se estus estinta eble, ke mi min dividu, mi estus rapideginta samtempe sur tiujn du objektojn de mia kolerego: mi ilin ĉiujn estus manĝegintaj. La korpogardisto, kiu komprenis mian necertecon per la freneza movado de miaj okuloj, petis de mi, ke mi aŭskultu lian konsilon.

« Ĉar ni estas nur du, li diris, estus freneze ataki ses virojn tiel bone armitajn kiel ni, kaj kiuj ŝajnas nin atendi per firma piedo. Ni devas reveni Parizon, kaj peni pli bone sukcesi en la elekto de niaj bravuloj. La pafarkistoj ne povas fari en unu tago longan vojaĝon kun du pezaj veturiloj; ni ilin realiros morgaŭ sen malfacileco. »

Mi momente pripensis pri tiu decido; sed, vidante en ĉia flanko nur motivojn por malespero, mi prenis decidon vere malesperan. Ĝi estis danki mian kunulon pro liaj bonservoj kaj ne nur mi ne atakos la pafarkistojn, sed mi decidis, ke mi iros al ili kun submetiĝo, kaj petos de ili, ke ili min akceptu en sia bando, por akompani kun ili Manon’on ĝis Havre-de-Grâce, kaj poste transiri kun ŝi la marojn.

« Ĉiuj homoj min persekutas aŭ min perfidas, mi diris al la korpogardisto. Mi ne povas plu fidi al ia persono. Mi ne atendas plu ion, ĉu de fortuno, ĉu de homoj. Miaj malfeliĉaĵoj estas plenigitaj: al mi restas nur la submetiĝo. Pro tio mi fermas okulojn al ĉia ajn espero. Povu ĉielo vin rekompensi por via grandanimeco. Adiaŭ; mi iras, helponte mian malbonan sorton, por ke ĝi tute plenumu mian ruinon; kaj al ĝi tute vole mi mem alkuras. »