Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiam ni eliris el Mantes[1], en kiu ni estis enlitiĝintaj, dum la tago, en kiu ni alvenis Pacy’on.

Ĉu mi diros al vi, kia estis la plorinda temo de miaj interparoloj kun Manon, dum tiu vojaĝo, aŭ kian impreson ŝia vidiĝo faris al mi, kiam mi estis ricevinta de gardistoj la liberecon alproksimiĝi al ŝia ĉareto. Ha! esprimoj ĉiam tradukas nur duone la sentojn de l’koro: sed figuru al vi mian kompatindan amatinon enkatenumitan en mezo de korpo, sidantan sur amaseto de pajlo, kun kapo malenergie apogiĝanta sur flankon de la veturilo, kun vizaĝo pala kaj malsekigita de rivereto da larmoj, kiuj faris al si eliron tra ŝiaj palpebroj, kvankam ŝi senĉese havis okulojn fermitajn. Ŝi eĉ ne estis havinta sciemon ilin malfermi, kiam ŝi estis aŭdinta la bruon de gardistoj, kiuj timis, ke oni ilin atakos. Ŝia tolaĵo estis malpura kaj malordigita; ŝiaj delikataj manoj almetitaj al ofendoj de l’ aero; fine tiu ĉarmoplena kunmetaĵo, tiu vizaĝo, kapabla rekonduki universon al idolservado, ŝajnis esti en malordo kaj en senkuraĝeco neesprimeblaj. Mi uzis kelkan tempon por ŝin konsideri, rajdante flanke de la ĉareto. Mi tiel malmulte atentis al mi mem, ke multajn fojojn mi preskaŭ ekfalis danĝere. Miaj sopiroj, miaj oftaj ekkrioj al mi altiris kelkajn rigardojn de ŝi. Ŝi min rekonis, kaj mi rimarkis, ke en la unua ekmovo, ŝi provis rapidi for de la veturilo por alveni al mi; sed estante detenita de sia kateno, ŝi refalis en sian unuan sintenadon. Mi petis de pafarkistoj, ke ili haltu momente pro kompato: ili tion konsentis pro avareco. Mi lasis mian ĉevalon por sidiĝi apud ŝin. Ŝi estis tiel malenergia kaj tiel malfortigita, ke dum longa tempo ŝi ne povis uzi sian

  1. Elparolu: Mant’.