Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

langon aŭ movi siajn manojn. Dum tiu tempo, mi ilin malsekigis de miaj ploroj; kaj, ĉar mi mem ne povis elparoli unu solan vorton, ni estis ambaŭ en unu el plej malĝojaj situacioj, je kiu neniam ekzistis ekzemplo. Kiam ni estis retrovintaj liberecon por paroli, niaj esprimoj ne estis malpli malgajaj. Manon parolis malmulte: ŝajnis, ke honto kaj doloro estis difektintaj la organon de ŝia voĉo la sono estis malforta kaj tremanta. Ŝi dankis min, ĉar mi ne ŝin forgesis, kaj ĉar mi donis al ŝi tiun kontenton, ŝi diris sopirante, ke ŝi vidas min unufoje ankoraŭ, kaj povas diri al mi lastan adiaŭon. Sed kiam mi estis ŝin certiginta, ke nenio estas kapabla min eligi el ŝi, kaj ke mi estas preta ŝin sekvi ĝis ekstremo de l’ mondo por prizorgi pri ŝi, por ŝin ami kaj por kunligi nedisigeble mian mizeran fatalon kun la ŝia, tiu kompatinda knabino sin liveris al sentoj tiel amemaj kaj tiel dolorplenaj, ke mi timis, ke ŝia vivo estas minacita de tro perforta kortuŝeco. Ĉiuj movadoj de ŝia animo ŝajnis kuniĝi en ŝiaj okuloj. Ŝi ilin tenis fiksitaj al mi. Kelkafoje ŝi malfermis buŝon, ne havante forton por fini la vortojn, kiujn ŝi estis komencinta. Tamen kelkaj paroloj eliris el ĝi. Ili estis signoj de admiro pro mia amo, amemaj plendoj pri ĝia trograndiĝo, duboj, ĉu ŝi povas esti sufiĉe feliĉa por esti inspirinta al mi tiel perfektan pasion, instigoj, por ke mi forlasu mian intencon ŝin sekvi, kaj por ke mi serêu aliloke feliĉecon indan je mi, kiun laŭ ŝia diro mi ne povis esperi de ŝi.

Spite plej kruela sorto, mi trovis mian feliĉecon en ŝiaj rigardoj, kaj en la certeco, kiun mi havis, pri ŝia ameco. Vere mi estis perdinta ĉion, kion ceteraj homoj estimas, sed mi estis mastro de la koro de Manon, la sola riĉaĵo, kiun mi ŝatas. Vivi en Eŭropo aŭ en Ameriko min indiferentigis, kia ajn estu la loko, se mi estas certa, ke mi estos feliĉa, en ĝi vivante kun mia amat-