Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
14
abato prévost

sed tiam, ne nur tiu difekto ne min haltigis, sed kontraŭe mi aliris al la estrino de mia koro. Kvankam ŝi estis ankoraŭ pli juna ol mi, tamen ŝi akceptis miajn ĝentilaĵojn, ne ŝajnante embarasita. Mi petis de ŝi, kio ŝin altiris al Amiens, kaj ĉu ŝi havas en tiu urbo ian personon de ŝi konitan. Ŝi respondis simplanime, ke ŝi estis sendita en ĝin de siaj gepatroj, por fariĝi monaĥino. Nur de unu momento amo estis en mia koro, tamen ĝi min tiel klerigis, ke mi konsideris tiun projekton kiel baton pereigan por miaj deziroj. Mi parolis laŭ maniero, kiu komprenigis al ŝi miajn sentojn; ĉar ŝi estis multe pli sperta ol mi: malgraŭ ŝia malkonsento oni ŝin sendis al la monaĥinejo, kredeble por haltigi ŝian emon al plezuro, kiu jam estis montriĝinta, kaj kiu kaŭzis poste ĉiujn ŝiajn malfeliĉaĵojn kaj la miajn. Mi kontraŭbatalis la kruelan intencon de ŝiaj gepatroj per ĉiuj motivoj, kiujn al mi povis inspiri mia naskiĝanta amo kaj mia elokventeco skolastika. Ŝi neniel afektante montris nek severecon nek malŝaton. Ŝi diris, post momento de silento, ke ŝi tro antaŭvidas, ke ŝi estos malfeliĉa, sed kredeble tia estas la volo de ĉielo, ĉar ĝi liveras al ŝi neniun rimedon por tion eviti. La mildeco de ŝiaj rigardoj, la ĉarma mieno malgaja, kiun ŝi havis elparolante tiujn vortojn, aŭ prefere la supereco de mia fatalo, kiu min altiris al mia pereo, ne permesis, ke mi eĉ unu momenton ŝanceliĝu en mia respondo. Mi certigis al ŝi, ke se ŝi bonvolas iom konfidi al mia honoro kaj al la senfina amemo, kiun ŝi jam inspiris al mi, mi uzos mian vivadon por ŝin liberigi el la tiraneco de ŝiaj gepatroj, kaj ŝin feliĉigi. Kiam mi pripensas al tio, milfoje mi mire min demandas, de kie en tiu momento venis al mi tiom da maltimo kaj tiom da facileco por esprimi miajn sentojn: sed oni ne diigus amon, se ĝi ne farus miraklojn. Mi aldonis mil konvinkajn aferojn.