Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Ilin sendu al mi al Havre mi diris, pere de la postestro. Vi bone scias, ke tio estas la lasta fojo en kiu mi tedas vian amikecon, kaj ke, ĉar mia malfeliĉa amatino estas formetita por ĉiam, mi ne povos lasi ŝin elirantan, ne donante kelkajn helpilojn, kiuj plidolĉigos ŝian sorton kaj miajn mortigajn bedaŭrojn. »

La pafarkistoj fariĝis tiel postulemegaj, kiam ili estis malkovrintaj la perforton de mia pasio, ke, duobligante la prezon de siaj plej malgravaj favoroj, baldaŭ ili min plimalriĉigis ĝis la plej plena mizereco. Cetere amo ne ebligis, ke mi malsparu mian monujon. De mateno ĝis vespero mi forgesis min apud Manon: kaj ne laŭ horoj la tempo estis mezurita al mi, sed laŭ la tuta longeco de tagoj. Fine kiam mia monujo estis tute malplena, mi troviĝis suferanta kapricojn kaj bestecon de ses sentaŭguloj, kiuj agis kun mi per netolerebla aroganteco. Vi estis atestanto pri tio en Pacy: tiu renkonto estis feliĉa momento de interrompo, kiu estis donita al mi de fortuno. Via kompato, kiam vi vidis miajn ĉagrenojn, estis mia sola rekomendo por via malavara koro. La helpo, kiun vi donis al mi libere, min utilis atingigi al mi Havre’on: kaj la pafarkistoj respektis sian promeson kun pli da fideleco ol mi esperis.

Mi alvenis al Havre. Unue mi iris al la poŝto. Tiberge ne estis havinta ankoraŭ tempon sufiĉan por respondi. Mi min informis, en kiu tago mi povas akurate atendi lian leteron. Ĝi povis alveni nur post du tagoj: kaj per stranga dispono de mia malbona sorto, okazis, ke nia ŝipo estis elironta en la morgaŭo[1] de tago, en kiu

  1. En la franca teksto legiĝas la vorto: le lendemain (la morgaǔo). Sed kun tiu vorto la frazo ne havas sencon. Kredeble ĝi estas plumeraro de la aŭtoro, kaj oni devas ĝin anstataŭigi per la vorto: la veille (la hieraǔo).