Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

elironta la morgaŭon, mi lasis al li leteron por Tiberge. Ĝi estis kortuŝanta kaj kredeble kapabla lin emocii ĝis la lasta grado, ĉar ĝi prenigis de li decidon, kiu povis deveni nur de senfina fundo de amemo kaj de grandanimeco al malfeliĉa amiko.

Oni metis la velaron. La vento ne ĉesis esti favora. Mi ricevis de la kapitano apartan lokon por Manon kaj por mi. Li havis bonecon min rigardi per alia okulo ol la komunon de miaj mizeraj kunligitoj. De la unua tago, mi estis preninta lin aparte; kaj, por altiri de li ian konsideron, mi estis malkovrinta al li parton de miaj malfeliĉaĵoj. Mi ne kredis igi min kulpa per honta mensogo, dirante, ke mi estas edziĝinta kun Manon. Li ŝajnigis min kredi, kaj donis al mi sian protekton, de kiu ni ricevis pruvojn dum la tuta marveturado. Li zorgis, ke ni estu nutritaj konvene; kaj la estimmontroj, kiujn li havis al ni, utilis nin respektigi de kunuloj de nia mizereco. Mi havis senĉesan atenton, por ke Manon ne suferu la plej malgrandan maloportunaĵon. Ŝi tion tre bone rimarkis; kaj tiu vidaĵo, kuniĝante kun la viva sento pri la stranga malsupereco al kiu mi min plimalaltigis por ŝi, ŝin igis tiel amema, tiel pasia, tiel zorgoplena al miaj plej malgrandaj bezonoj, ke estis inter ŝi kaj mi senĉesa superemo de servadoj kaj de amo. Mi ne bedaŭris Eŭropon. Kontraŭe; ju pli ni alproksimiĝis al Ameriko, des pli mi sentis, ke mia koro plilarĝiĝas kaj fariĝas trankvila. Se mi estus estinta certa, ke al mi ne mankos absolutaj necesaĵoj de l’ vivo, mi estus dankinta fortunon, ke ĝi donis al niaj malfeliĉaĵoj tiel favoran direkton.

Post dumonata marveturado, ni fine albordiĝis al tiel dezirita bordo. Unuavide la lando prezentis al ni nenion agrablan. Ĝi estis farita de senfruktaj kaj neloĝitaj kamparoj, en kiuj apenaŭ oni vidis kelkajn kan-