Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dometo kaj kun la maldelikateco de niaj mebloj, vi povis rimarki, ke estas ĉi tie malmulte da personoj, kiuj ŝajnas pli bone lokigitaj kaj meblitaj ol ni. Cetere ci estas admirinda ĥemiistino, mi aldonis, ŝin kisante, ĉar ci ĉion aliformigas en oron.

— Vi do estos la plej riĉa persono en la tuta universo, ŝi respondis; ĉar se neniam estis amo tia, kia la via, same estas neeble, ke iu estu pli ameme amita ol vi. Mi redonas al mi justecon, ŝi daŭrigis. Mi bone sentas, ke neniam mi meritis tiun mirindan amecon, kiun vi havas por mi. Mi kaŭzis al vi ĉagrenojn, kiujn vi povis pardoni al mi nur dank’ al grandega boneco. Mi estis malserioza kaj malfidela; kaj eĉ vin amante profundkore, kiel mi ĉiam faris, mi estis nur maldankulino. Sed vi ne povas kredi, kiel mi estas ŝanĝita. Miaj larmoj, kiujn, de nia eliro el Francujo, vi vidis tiel ofte fluantajn, ne havis kiel kaŭzon miaj proprajn malfeliĉaĵojn, ne, eĉ unu fojon. Mi ĉesis ilin senti, tuj kiam vi komencis ilin partopreni. Mi ploris nur pro amemo kaj pro kompato al vi. Mi ne min konsolas, ĉar mi povis vin ĉagreni eĉ unu momenton en la vivo. Mi ne ĉesas min riproĉi pro miaj malkonstantaĵoj, kaj min emocii, admirante, de kio amo vin igis kapabla por malfeliĉulino, kiu ne estis inda je ĝi, kaj kiu ne tro pagus per sia tuta sango, ŝi aldonis, plioftigante siajn larmojn, la duonon de ĉagrenoj, kiujn ŝi al vi okazigis. »

Ŝiaj ploroj, ŝia parolado, kaj la tono, per kiu ŝi ĝin elparolis, faris sur mi tiel strangan impreson, ke mi kredis senti en mia animo specon da divido.

« Atentu, mi diris, atentu, mia kara Manon. Mi ne havas sufiĉe da forto por toleri tiel vivajn signojn de cia amemo; mi ne estas kutiminta troecojn da ĝojo. Ho Dio! mi ekkriis, mi ne petas plu de vi ion. Mi estas certigita pri la koro de Manon: ĝi estas tia, kia mi