Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

deziris, ke ĝi estu por esti feliĉa; de nun mi ne povas ĉesi esti tia. Jen estas mia feliĉeco bone starigita.

— Ĝi estas tia, ŝi rediris, se vi ĝin dependigas de mi; kaj mi bone scias, ke mi povas esti certa, kie ĉiam mi trovos la mian. »

Mi enlitiĝis kun tiuj ĉarmaj ideoj, kiuj ŝanĝis mian dometon en palacon indan je la plej potenca reĝo en la mondo. Post tio, Ameriko ŝajnis al mi loko de feliĉegaĵoj.

« En novan Orléans’on oni devas veni, mi diris ofte al Manon, kiam oni volas gustumi la verajn dolĉaĵojn de l’ amo. Ĉi tie oni sin amas reciproke sen profitdeziroj, sen ĵaluzeco, sen malkonstanteco. Niaj sampatrujanoj ĉi tien venas por serĉi oron; ili ne imagas, ke ni trovis trezorojn multe pli ŝatindajn. »

Ni zorge kulturis la amikecon de l’ koloniestro. Li havis bonecon, kelkajn semajnojn post nia alveno, doni al mi malgrandan oficon, kiu troviĝis neokupita en la fortikaĵo. Kvankam ĝi ne estis tre distingiga, mi ĝin akceptis kiel favoron de ĉielo. Ĝi metis min en staton tian, ke mi povis vivi, estante ŝarĝo por neniu. Mi dungis servistinon por Manon. Nia malgranda fortuno aranĝiĝis. Mi estis reguligita en mia konduto, kaj Manon ne malpli ol mi. Mi ne preterlasis okazon fari servon aŭ bonaĵon al niaj najbaroj. Tiu komplezema dispono kaj la dolĉeco de niaj manieroj altiris al ni la konfidon kaj la amemon de la tuta kolonio. Post kelke da tempo, ni fariĝis tiel ŝatitaj, ke ni estis konsideritaj kiel la unuaj personoj de l’ urbo post la koloniestro.

La senkulpeco de niaj okupadoj kaj la trankvileco, en kiu ni estis senĉese, utilis por nin revenigi iom post iom al ideoj de religio. Neniam Manon estis estinta malpia knabino. Mi miavice ne estis unu el tiuj senhontaj malĉastuloj, kiuj sin glorigas, aldonante al sia malreligieco la putriĝon de siaj moroj. Amo, juneco estis kaŭzintaj ĉiujn