Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

miajn malordojn. La sperteco komencis anstataŭi por ni la maljunaĝon: ĝi faris en ni la saman efikon ol multeco da jaroj. Niaj interparoloj, kiuj ĉiam estis seriozaj, nin metis nesenteble en deziron de virta amo. Mi estis la unua, kiu proponis al Manon tiun ŝanĝon. Mi konis la principojn de ŝia koro. Ŝi estis rektanima kaj natura en ĉiuj siaj sentoj; kaj tiaj kvalitoj ĉiam instigas al virto. Mi komprenigis al ŝi, ke io mankas al nia feliceco.

« Tio estas, mi diris, ĝin aprobigi de ĉielo. Ni ambaŭ havas tro belan animon kaj koron tro bone faritan por vivi vole en forgeso al devo. Oni komprenas, ke ni vivis tiel en Francujo, en kiu estis same neeble, ĉu ĉesi nin ami reciproke, ĉu nin kontentigi per rajta vojo: sed en Ameriko, en kiu ni dependas nur de ni mem, en kiu ni ne estas plu devigitaj respekti arbitrajn leĝojn de rango kaj de konveneco, en kiu eĉ oni kredas nin geedziĝintaj, kio malhelpas, ke baldaŭ ni estu tiaj efektive, kaj nobligu nian amon per juroj, kiujn rajtigas religio? Pri mi, mi oferas al vi nenion novan, oferante mian koron kaj mian manon; sed mi estas preta renovigi tiun donacon piede de altaro. »

Ŝajnis al mi, ke tiu parolado ŝin penetris de ĝojo.

« Ĉu vi kredus, ŝi respondis, ke milfoje mi pensis al tio, de kiam ni estas en Ameriko. La timo, ke mi malplaĉos al vi, enfermigis de mi tiun deziron en mian koron. Mi ne havas malhumilecon tian, ke mi esperas supreniri ĝis la eco de via edzino.

— Ha! Manon, mi rediris, baldaŭ ci estus edzino de reĝo, se ĉielo estus naskiĝiginta min kun krono. Ni ne ŝanceliĝu. Ni havas nenian barilon por timi. De hodiaŭ mi volas paroli pri tio al la koloniestro, kaj konfesi, ke ĝis nun ni lin trompis. Ni lasu timi al vulgaraj geamantoj, mi aldonis, la nerompeblajn ĉenojn de la