Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

geedziĝo. Ili ne timus ilin, se ili estus certaj kiel ni, ke ili ĉiam portos la ĉenojn de l’amo. »

Mi lasis Manon’on plenigitan de gojo pro tiu decido.

Mi estas certa, ke ne ekzistas en mondo viro honesta, kiu ne estus aprobinta miajn projektojn en la cirkonstancoj, en kiuj mi troviĝis, estante fatale sklavigita de pasio, kiun mi ne povis venki, kaj kontraŭbatalita de konsciencriproĉoj, kiujn mi ne povis sufoki. Sed ĉu ekzistas iu, kiu kulpigos miajn plendojn, dirante, ke ili estas maljustaj; se mi ĝemas pri la severeco de ĉielo forĵetanta projekton, kiun mi estis forminta nur por plaĉi al ĝi? Ho ve! Kion mi diras? Ne nur ĝi ĝin forĵetis, sed ĝi ĝin punis kvazaŭ krimon. Ĝi min toleris pacience, dum mi marŝis blinde sur la vojo al malvirto: kaj ĝiaj plej kruelaj punegoj estis rezervitaj al mi, kiam mi komencis reveni al virto. Mi timas, ke fortoj mankos al mi por fini la rakonton de la plej pereiga fariĝo, kiu estis iam.

Mi iris al la koloniestro, kiel mi estis decidinta tion kun Manon, por peti de li, ke li konsentu la ceremonion de nia geedziĝo. Certe mi estus preferinta paroli pri tio nek al li nek al iu ajn, se mi estus esperinta, ke lia privata pastro, kiu estis la sola pastro en la tuta urbo, estus farinta al mi tiun servon sen lia partopreno: sed ĉar mi ne kuraĝis esperi, ke li bonvolos konservi silenton, mi decidis, ke mi agos malkaŝe. La koloniestro havis nevon nomitan Synnelet[1], kiu estis al li treege kara. Li estis tridekjara viro, brava, sed kolerema kaj perfortema. Li ne estis edziĝinta. De la unua tago de nia alveno, la beleco de Manon estis kortuŝinta lin; kaj la

  1. Elparolu : Sinele.