Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia bela nekonatino tre bone sciis, ke en mia aĝo oni ne estas trompema: ŝi konfesis, ke se ian tagon mi povus ŝin liberigi, ŝi kredus ŝuldi al mi ion pli karan ol la vivon. Mi ripetis, ke mi estas preta ĉion entrepreni: sed ĉar mi ne havis sufiĉe da sperteco por imagi tuje rimedojn kapablajn ŝin utili, mi ne eliris el ĝeneralaj kaj nur parolaj certigoj, kiuj povis multe helpi nek ŝin, nek min mem. Tiam ŝia maljuna arguso nin realiris, kaj miaj esperoj estis ekdronontaj, se ŝi ne estus havinta sufiĉe da spriteco por kompensi la senproduktecon de la mia. Kiam alvenis ŝia zorganto, mi miris, aŭdante, ke ŝi nomas min « ŝia kuzo », kaj ke, ne ŝajnante konfuza eĉ iomete, ŝi diras, ke, ĉar ŝi estas sufiĉe feliĉa por min renkonti en Amiens, ŝi prokrastos ĝis morgaŭ sian eniron en la monaĥinejon, por havi plezuron vespermanĝi kun mi. Mi tre bone komprenis la sencon de tiu ruzo kaj ĝin tuje partoprenis: mi proponis al ŝi, ke ŝi loĝu en gastejo, kies mastro, kiu sin lokis en Amiens, post kiam li estis longatempe veturigisto ĉe mia patro, estis tute sindonema al miaj ordonoj. Mi ŝin kondukis mem, dum la maljuna zorganto ŝajnis iom murmuri, dum mia amiko Tiberge, kiu nenion komprenis en tiu sceno, nin sekvis ne elparolante unu vorton. Li ne estis aŭdinta mian interparoladon, ĉar li restis en la korto kaj en ĝi promenadis, dum mi amparolis kun mia bela amatino. Ĉar mi timis lian prudenton, mi lin foririgis, petante de li, ke li bonvolu fari por mi komision. Do, mi havis plezuron, kiam mi alvenis en la gastejon, paroladi sola kun la reĝino de mia koro. Baldaŭ mi konstatis, ke mi estis malpli infano ol mi tion kredis. Mia koro malfermiĝis al mil sentoj de plezuro, kies ideon neniam mi estis havinta. Dolĉa varmo disversiĝis tra ĉiuj miaj vejnoj. Mi estis en speco de ekscitego, kiu, depreninte el mi dum kelka tempo la liberecon de la voĉo, povis esprim-