Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multaj okazoj, kiujn li estis havinta ŝin vidi dum naŭ aŭ dek monatoj estis tiel flamigintaj lian pasion, ke li sekrete konsumiĝis por ŝi. Tamen, ĉar li estis certa, kiel lia onklo kaj la tuta urbanaro, ke mi estas reale edziĝinta, li superis sian amon ĝis tia grado, ke li lasis nenion eksplodi; kaj eĉ lia zorgo montriĝis por mi en kelkaj okazoj, kiujn li havis, fari al mi servon. Mi lin trovis kun lia onklo, kiam mi alvenis al la fortikaĵo. Mi havis nenian motivon, kiu min devigis fari al li sekreton pri mia intenco: pro tio, mi faris nenian malfacilecon klarigi mian deziron en lia ĉeesto. La koloniestro min aŭskultis kun lia kutima boneco. Mi rakontis al li parton de mia historio, kiun li plezure aŭdis; kaj kiam mi petis de li, ke li ĉeestu ĉe la ceremonio, kiun mi meditis, li havis la malavarecon promesi, ke li faros la tutan elspezon de la festo. Mi eliris tute kontenta.

Post unu horo, mi vidis la pastron enirantan ĉe min. Mi imagis, ke li venas doni al mi kelkan informon pri mia edziĝo: sed post kiam li estis salutinta min malvarme, li konigis al mi per du vortoj, ke lia koloniestra Moŝto malpermesas, ke mi pensu al tiu geedziĝo, ĉar li havas aliajn projektojn pri Manon.

« Aliajn projektojn pri Manon! mi diris kun mortiga premego en koro. Kiajn projektojn do? sinjoro pastro.»

Li respondis, ke mi scias, ke lia koloniestra Moŝsto estas estro; ke, ĉar Manon estas sendita el Francujo por la kolonio, al li apartenas disponi de ŝi; ke ĝis nun li tion ne faris, tial ke ĝis nun li kredis, ke ŝi estas edziniĝinta; sed ke, ĉar li eksciis de mi mem, ke ŝi ne estas tia, li opiniis dece ŝin doni al sinjoro Synnelet, kiu ŝin amas. Mia vivegeco superis mian singardemon. Mi ordonis fiere al la pastro, ke li foriru for de mia domo, ĵurante, ke nek koloniestro, nek Synnelet, nek