Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi bezonis uzi multajn penadojn por ŝin konvinki, ke estas necese, ke mi eliru, kaj same ke ŝi restu en loĝejo. Mi promesis, ke ŝi min revidos post unu momento. Ŝi kaj mi same ne sciis, ke sur ŝin mem estis falonta la tuta kolero de ĉielo kaj la furiozeco de niaj malamikoj.

Mi aliris al la fortikaĵo: la koloniestro estis kun sia privata pastro. Por lin kortuŝi mi min malaltigis ĝis submetiĝoj, kiuj estus mortigintaj min pro honto, se mi estus farinta ilin pro ĉia alia kaŭzo; mi lin prenis per ĉiuj motivoj, kiuj devas fari certan impreson sur koro, kiu ne estas tiu de tigro sovaĝa kaj kruela. Tiu barbarulo faris al miaj plendoj nur du respondojn, kiujn li centfoje ripetis:

« Manon, li diris, dependas nur de li. Li donis sian parolon al sia nevo. »

Mi estis decidinta, ke mi moderigos min ĝis ekstremo. Mi min kontentigis, dirante, ke mi kredas, ke li tro estas unu el miaj amikoj por voli mian morton, al kiu mi konsentus prefere ol al la perdo de mia amatino.

Mi elirinte estis tro konvinkita, ke mi havis nenion por esperi de tiu obstinema maljunulo, kiu milfoje sin estus inferkondamninta por sia nevo. Tamen mi persistis en mia projekto konservi ĝis fino ŝajnon de modereco, decidinte, ke, se oni venus al malmoderaĵoj de maljusteco, mi donos al Ameriko unu el plej sangoplenaj kaj plej teruraj scenoj, kiujn amo estus produktinta. Mi revenis hejmen, meditante tiun projekton, kiam la sorto, kiu volis rapidigi mian ruinon, al mi renkontigis Synnelet’on. Li legis en miaj okuloj parton de miaj pensoj: mi jam diris, ke li estis brava: li venis al mi:

« Ĉu vi ne serĉas min ? li diris: mi rekonas, lze miaj projektoj vin ofendas, kaj mi bone antaŭvidis, ke necese estas, ke ni tranĉu niajn gorĝojn kune. Ni iru por vidi kiu estos plej feliĉa. »