Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi respondis, ke li estas prava, kaj ke nur mia morto povas fini niajn disputojn. Ni foriĝis, je kelkaj centoj da paŝoj, for de la urbo. Niaj spadoj kruciĝis: mi preskaŭ samtempe lin vundis kaj senarmigis. Li estis tiel kolerega pro sia malfeliĉaĵo, ke li rifuzis peti de mi vivon kaj forlasi Manon’on. Eble mi estis rajtigita demeti de li subite la unuan kaj la alian: sed grandanima sango neniam mensogas al si mem. Mi ĵetis al li lian spadon.

« Ni rekomencu, mi diris: kaj pripensu, ke tiufoje estos senkompate. »

Li min atakis per neesprimebla furiozeco. Mi devas konfesi, ke mi ne estis tre lerta en spaduzado, havinte nur tri monatojn da skermoĉambro en Parizo. Amo kondukis mian spadon. Tamen Synnelet traboris mian brakon de rando al rando; sed mi lin prenis sur la tempo[1], kaj donis al li baton tiel fortikan, ke li falis antaŭ miaj piedoj, senmova.

Malgraŭ la gojo, kiun donas venko post mortiga batalo, mi tuj pripensis pri la konsekvencoj de tiu morto. Por mi estis esperinda nek pardono nek prokrasto en punego. Konante, kiel mi sciis, la pasion de la koloniestro al lia nevo, mi estis certa, kemia morto ne estos prokrastita eĉ de unu horo, post kiam li estos koninta la lian. Kvankam tiu timo estis premanta, tamen ĝi ne estis la plej forta kaŭzo de mia maltrankvileco. Manon, la utiloj de Manon, la danĝero en kiu ŝi estis, kaj la neceseco, ke mi perdos ŝin, min konfuzis tiele, ke mallumaĵo sterniĝis sur miaj okuloj, kaj malhelpis, ke mi rekonu la lokon, en kiu mi estas. Mi bedaŭris la sorton de Synnelet; rapida morto ŝajnis al mi la sola kuracilo taŭga

  1. Skerma teknikajo.