Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu propono nur pligrandigis ŝian ardon por forkuri. Mi devis ŝin sekvi. Mi havis ankoraŭ sufiĉe da spiritĉeesto por preni elirante kelkajn fortajn likvorojn, kiujn mi havis en mia ĉambro, kaj la ĉiujn provizojn, kiujn ni povis enirigi en niajn poŝojn. Ni diris al niaj servistoj, kiuj estis en la apuda ĉambro, ke ni eliras por la vesperpromenado: ĉiutage ni havis tiun kutimon: kaj ni nin malproksimigis el urbo pli rapide ol la delikateco de Manon ŝajnis tion ebligi.

Kvankam mi ne estis elirinta el mia maldecideco pri la loko de nia rifuĝejo, tamen mi havis du esperojn, sen kiuj mi estus preferinta morton al la necerteco pri tio, kio povus alveni al Manon. De preskaŭ dek monatoj, de kiam mi estis en Ameriko, mi estis akirinta sufiĉe da konoj pri la lando, por scii per kia maniero oni malkrueligas la sovaĝulojn. Oni povas sin meti en iliajn manojn, ne kurante al certa morto: mi eĉ estis lerninta kelkajn vortojn de ilia lingvo kaj kelkajn el iliaj kutimoj, en diversaj okazoj, en kiuj mi ilin vidis. Kun tiu malgaja rimedo, mi havis alian helpilon flanke de Angloj, kiuj havas kiel ni firmojn en tiu parto de nova mondo: sed mi estis terurita pro la malproksimeco. Ni devis trairi ĝis iliaj kolonioj senfruktajn kamparojn, kies larĝeco devigis multajn tagojn de marŝado, kaj kelkajn montojn tiel altajn kaj tiel krutajn, ke la vojo ŝajnis malfacila eĉ al la plej maldelikataj kaj la plej fortikaj viroj. Mi esperis tamen, ke mi povus utiligi tiujn du rimedojn: sovaĝuloj helpus al ni por nin konduki, kaj Angloj nin akceptus en siaj loĝejoj.

Ni marŝadis tiel longatempe kiel la kuraĝo de Manon povis ŝin subteni, tio estas ĉirkaŭe dum du mejloj: ĉar tiu nekomparebla amantino konstante rifuzis halti pli frue. Fine premegite de laceco, ŝi konfesis, ke estas al ŝi neeble iri pli antaŭen. Jam noktiĝis. Ni sidiĝis en