Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mezo de vasta ebenaĵo, ne povinte trovi arbon por nin meti sub ĝia kovrilo. Ŝia unua zorgo estis ŝanĝi la tolaĵon de mia vundo, kiun ŝi estis bandaĝinta mem antaŭ nia eliro. Vane mi kontraŭbatalis ŝiajn voladojn: sed ŝi, antaŭ kiam ŝi pensos al sia propra konservado, volis esti certa, ke mi troviĝas ne suferanta kaj ne minacita de danĝero: se mi estus rifuzinta al ŝi tiun kontentigon, mi estus mortige frapinta sin neripareble. Dum kelkaj momentoj, mi min submetis sub ŝiaj deziroj: mi ricevis ŝiajn flegojn kun silento kaj kun honto. Sed kiam ŝi estis kontentiginta sian amemon, kun kia ardo la mia reprenis sian vicon! Mi min senigis je ĉiuj miaj vestoj, kaj ilin etendis sub ŝin, por ke ŝi trovu la teron malpli malmola; mi ŝin konsentigis, malgraŭ ŝia volo, ke ŝi vidu min utiligantan por ŝia uzo ĉion, kion mi povis imagi malpli maloportuna. Mi varmigis ŝiajn manojn per miaj ardantaj ŝmacadoj kaj per la varmeco de miaj sopiroj. Mi pasigis tutan nokton maldormante apud ŝi, kaj preĝante ĉielon, ke ĝi donu al ŝi dolĉan kaj kvietan dormadon. Ho Dio! kiel miaj deziroj estis vivaj kaj sinceraj! kaj pro kia severega juĝo vi decidis, ke vi ne ilin aŭskultos.

Pardonu, se mi finas per malmulte da vortoj rakonton, kiu min mortigas: mi rakontas malfeliĉajon, kiu neniam havis similan ekzemplon. Mia tuta vivado estas difinita por ĝin plori. Sed kvankam mi senĉese ĝin portas en mia memoro, tamen mia animo ŝajnas reeniri pro abomeno, ĉiufoje kiam mi komencas ĝin esprimi.

Ni estis pasigintaj trankvile parton da nokto; mi kredis mian karan amatinon dormanta, kaj mi ne kuraĝis eligi la plej malfortan spirbloveton, timante, ke mi konfuzos ŝian dormadon. Tuj kiam frumateniĝis, mi ekvidis, tuŝante ŝiajn manojn, ke ŝi havas ilin malvarmaj. Mi ilin alproksimigis al mia brusto, por ilin varmigi. Ŝi sentis tiun ekmovon; kaj, farinte penon por ek-