Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kapti la miajn, ŝi diris al mi per malforta voĉo, ke ŝi kredas sin en sia lasta horo. Mi unue vidis en tiu parolado nur ordinaran esprimmanieron de malfeliĉeco, kaj mi respondis al ŝi per amemaj konsoloj de amo. Sed ŝiaj oftaj sopiroj, ŝia silento al miaj demandoj, la premado de ŝiaj manoj, en kiuj ŝi daŭrigis teni la miajn, al mi konigis, ke la fino de ŝiaj malfeliĉaĵoj alproksimiĝas. Ne postulu de mi, ke mi priskribu miajn sentojn, kaj ke mi realportu ŝiajn lastajn esprimojn. Mi ŝin perdis: mi ricevis de ŝi signojn de amo en momento mem, kiam ŝi elspiris sian lastan bloveton: jen estas ĉio, kion mi havas forton al vi konigi pri tiu fatala kaj plorinda fariĝo.

Mia animo ne sekvis la ŝian. Kredeble ĉielo opiniis, ke mi ne estis sufiĉe severe punita. Ĝi volis, ke de tiu tempo mi trenu vivon senenergian kaj mizeran. Kaj nun mi ne esperas, ke ĝi estos iam pli feliĉa.

Mi restis pli ol dudek-kvar horoj kun buŝo alligita al vizaĝo kaj al manoj de mia kara Manon. Mia intenco estis morti ĉi tie; sed, komence de la dua tago, mi pripensis, ke, post mia pereo, ŝia korpo riskos fariĝi nutraĵo por sovaĝaj bestoj. Mi decidis, ke mi ĝin enterigos, kaj atendos morton sur sia fosaĵo. Mi jam estis tiel proksima al mia vivfino, pro la malfortigo, kiun fasto kaj doloro estis kaŭzintaj en mi, ke mi bezonis multnombrajn penadojn por min starigi. Mi estis devigita peti helpon de likvoroj, kiujn mi estis alportinta. Ili redonis tiom da fortikeco, kiom mi bezonis, por la malgaja laboro, kiun mi devis plenumi. Ne estis malfacile malfermi la teraĵon en la loko, en kiu mi troviĝis. Ĝi estis kamparo kovrita de sablo. Mi rompis mian spadon, por ke ĝi min utilu por fosi; sed mi eltiris el ĝi malpli da utilo ol el miaj manoj. Mi malfermis largan fosaĵon; mi en ĝin metis la idolon de mia koro, post kiam mi estis