Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝmacadinta ŝin milfoje kun la tuta ardego de plej perfekta amo. Mi sidiĝis ankoraŭ apud ŝi; mi ŝin longatempe rigardadis: mi ne povis min decidi fermi la fosaĵon. Fine, ĉar miaj fortoj komencis malfortiĝi, timante, ke ili tute mankos al mi antaŭ la fino de mia entrepreno, mi entombigis por ĉiam en bruston de tero tion, kion ĝi estis portinta plej perfektan kaj plej amindan: poste mi kuŝiĝis sur la fosaĵon kun vizaĝo sin turnanta al sablo; kaj ferminte la okulojn kun decido, ke neniam mi ilin malfermos, mi malpacience atendis morton. Tio, kio ŝajnos al vi malfacile kredinda, estas, ke, dum la tuta plenumado de tiu funebra funkcio, eliris el miaj okuloj nenia larmo, el mia buŝo nenia sopiro. La profunda konsterno, en kiu mi estis, kaj mia neŝanĝebla decido morti, estis rompintaj la fluadon al ĉiuj esprimoj de malespero aŭ de doloro. Pro tio, mi ne restis longatempe en la teniĝo, en kiu mi estis sur la fosaĵo, sen ke rapide mi perdas la iomon da konscio kaj da sento, kiuj restis en mi.

Post tio, kion vi aŭdis, la konkludo de mia historio havas tiel malmulte da graveco, ke ĝi ne meritas la penadon, kion vi bonvolas fari por ĝin aŭskulti. Kiam la korpo de Synnelet estis realportita al urbo, kaj liaj vundoj zorge ekzamenitaj, okazis, ke ne nur li ne estis malviva, sed ke li ne eĉ estis ricevinta danĝerigan vundon. Li konigis al sia onklo laŭ kia maniero la aferoj okazis inter ni; kaj lia grandanimeco lin instigis publikigi tuje la efikojn de la mia. Oni min serĉigis, kaj mia foresto kun Manon suspektigis, ke ni ambaŭ estis decidintaj forkuri. Estis tro malfrue por sendi iun post miaj postsignoj: sed la morgaŭo kaj sekvanta tago estis uzitaj por min persekuti. Oni min trovis sen ŝajno de vivo sur la tombo de Manon; kaj tiuj, kiuj min malkovris en tiu stato, vidante min preskaŭ nudan kaj sangokovritan