Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝi nur per miaj okuloj. Fraŭlino Manon Lescaut[1], ŝi diris al mi, ke tiel ŝi nomiĝas, ŝajnis tre kontenta, vidante tiun efikon de ŝiaj ĉarmoj. Mi kredis ekvidi, ke ŝi ne estis malpli kortuŝita al mi. Ŝi konfesis, ke ŝi trovas min aminda, kaj ke ŝi estus kontentega, se ŝi ŝuldus al mi sian liberecon. Ŝi volis scii, kiu mi estas kaj tiu scio pligrandigis ŝian amemon: kompreneble, ĉar ŝi devenis de malnobelnaskiĝo, ŝi estis flatita, akirinte amanton kiel min. Ni interparolis pri rimedoj taŭgaj por reciproke aparteni unu al alia. Post sennombraj pripensoj, ni trovis neniun alian vojon pli bonan ol forkuron. Necese estis trompi la viglecon de la zorganto, kiu, kvankam nur servisto, estis vere ne maltiminda. Ni decidis, ke dum la nokto mi preparigos poŝtĉaron kaj revenos morgaŭ tre frumatene, antaŭ kiam ŝi estos vekiĝinta: poste ni forkuros sekrete kaj veturos rekten ĝis Parizo, en kiu ni alvenante nin geedzigos. Mi havis proksimume kvindek skudojn, kiuj estis frukto de miaj ŝparaĵetoj; ŝi posedis ĉirkaŭe duoblon. Kiel nespertaj infanoj, ni imagis, ke tiu monsumo neniam finos, kaj ni ne malpli fidis al sukceso de aliaj entreprenotaĵoj.

Vespermanĝinte kun pli da kontento ol mi neniam estis sentinta, mi eliris por efektivigi nian projekton. Miaj aranĝoj estis des pli facilaj, ke, ĉar mi intencis reveni al mia patro la morgaŭan tagon, ju pli mia malgranda pakaĵo jam estis preparita. Do mi tre facile transportigis mian vojaĝkeston kaj dungis ĉaron, postulinte, ke ĝi estu preta je la kvina matene, horo en kiu la pordo de l’ urbo malfermiĝas: sed mi trovis barilon, al kiu mi ne malfidis, kaj kiu preskaŭ rompis mian entreprenon.

Tiberge, kvankam pli maljuna ol mi nur de tri

  1. Elparolu: Lesko.