Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

promenadis sola sur la marbordo, kiam mi vidis alveni ŝipon, kiun aferoj de komerco kondukis al nova Orléans. Mi atentis al la elŝipiĝo de la ŝipanaro, kiam mi estis frapita de grandega miro, rekonante Tiberge’on meze de tiuj, kiuj aliris al urbo. Tiu fidela amiko min rekonis de malproksime, malgraŭ la ŝanĝoj, kiujn malgajeco estis farinta sur mia vizaĝo. Li sciigis al mi, ke la sola motivo de lia vojaĝo estis deziro min vidi kaj min instigi, ke mi revenu Francujon; ke, kiam li ricevis la leteron, kiun mi estis skribinta al li en Havre, li aliris al tiu urbo persone, por alporti al mi la monhelpon, kiun mi bezonis; ke li sentis tre grandan doloron, eksciinte mian eliron, kaj ke li estus elirinta tuje por min sekvi, se li estus trovinta ŝipon pretan meti velaron; ke dum multaj monatoj li serĉis unu marveturilon en diversaj havenoj, kaj ke fine, trovinte en Saint-Malo[1] unu barkegon, kiu levis ankron por iri al la Martinique[2], li en ĝin enŝipiĝis, esperanto, ke en tiu insulo li trovos facilan transportilon al nova Orléans; ke la Malo’a ŝipo estis dum vojaĝo kaptita de hispanaj marrabistoj kaj kondukita en unu el iliaj insuloj, sed ke li forkuris dank’ al sia lerteco, kaj ke, post diversaj kuradoj, li trovis la okazon de tiu malgranda ŝipo, kiu estis ĵus alveninta, por sin veturigi feliĉe ĝis mi.

Mi ne povis montri tro da dankeco al amiko tiel grandanima kaj tiel konstanta. Mi lin kondukis al mia hejmo, kaj faris lin mastro de ĉio, kion mi posedis: mi sciigis al li ĉion, kio okazis de mia eliro el Francujo; kaj por kaŭzi al li ĝojon, kiun li ne atendis, mi al li konigis, ke la semoj de virto, kiujn li iam estis ĵetinta

  1. Elparolu: Sin-Malo.
  2. Elparolu: Martinik’.