Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de nia eliro el Amiens. Kvankam mi estis pasiega al Manon, ŝi sciis min konvinki, ke ŝi ne estas malpli tia al mi. Ni estis tiel malmulte hontemaj en niaj karesoj, ke ni ne havis paciencon atendi, ke ni estu solaj. Niaj kondukistoj kaj niaj gastejmastroj nin rigardis admire: kaj mi rimarkis, ke ili estis mirigitaj, vidante du infanojn de nia aĝo, kiuj sin amis reciproke ĝis frenezeco. Niaj projektoj de geedziĝo estis forgesitaj en Saint-Denis: ni trompis rajtojn de Eklezio, kaj ni nin trovis geedzoj, ne pripensinte pri tio. Estas certe, ke kun la natureco amema kaj konstanta, kiu estas la mia, mi estis feliĉa dum mia tuta vivado, se Manon estis fidela. Ju pli mi konis ŝin, des pli mi malkovris en ŝi novajn amindajn kvalitojn. Ŝia spirito, ŝia koro, ŝia mildeco, ŝia beleco faris ĉenon tiel fortan kaj tiel ĉarman, ke mi estus metinta mian tutan feliĉecon en la neniama eliro el ĝi. Terura Sanĝo! Tio, kio faras mian malesperon, povis fari mian feliĉecon. Mi troviĝas la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj, per tiu cirkonstanco, el kiu mi devis esperi la plej dolĉan el ĉiuj sortoj kaj la plej perfektajn rekompensojn de l’ amo.

En Parizo, ni luprenis meblitan apartamenton. Ĝi estis en la strato V..., kaj por mia malfeliĉo apud la domo de Sinjoro de B..., fama ĝenerala farmoprenanto. Tri semajnoj pasis, dum kiuj mi estis tiel plenigita de mia pasio, ke mi malmulte estis pripensinta al mia familio kaj al la ĉagreno certe sentita de mia patro, pro mia foresto. Tamen, ĉar la diboĉo neniel partoprenis en mia konduto, ĉar Manon same kondutis kun multe da konveneco, la trankvileco en kiu ni vivis havis tiun rezultaton, ke ĝi iom post iom al mi rememorigis mian devon: kaj mi decidis, ke mi paciĝos kun mia patro, se la afero estas ebla. Mia amatino estis tiel aminda, ke mi ne dubis, ke ŝi plaĉus al li, se mi trovus rimedon