Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi avertis ŝin, ke mi restos ekstere pli longatempe ol kutime. Kiam mi revenis, mi miris, ĉar oni min atendigis du aŭ tri minutojn antaŭ la pordo. Ni estis servitaj nur de knabino, kiu estis proksimume samjara kiel ni. Kiam ŝi malfermis, mi petis de ŝi, kial ŝi malfruiĝis tiel longatempe. Ŝi respondis kun embarasita mieno, ke ŝi ne aŭdis min frapintan. Mi estis frapinta nur unu fojon; do mi diris:

« Sed se vi ne min aŭdis, kial do vi venis malfermi? »

Tiu demando ŝin konfuzis tiel forte, ke, ĉar ŝi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por respondi al ĝi, ŝi ekploris, certigante, ke ŝi ne estas kulpa, sed ke ŝia sinjorina Moŝto permesis, ke ŝi malfermu la pordon, nur kiam Sinjoro de B... estos elirinta per la alia ŝtuparo, kiu rilatas kun la tualetejo. Mi estis tiel konfuza, ke mi ne havis forton por eniri en la apartamenton. Mi decidis, ke mi malsupreniros, pretekstante aferon, kaj mi ordonis al tiu knabino, ke ŝi diru al ŝia mastrino, ke mi revenos post unu momento, sed ke ŝi ne konigu, ke ŝi al mi parolis pri Sinjoro de B...

Mia konsterno estis tiel granda, ke mi verŝis larmojn, malsuprenirante ŝtuparon, nesciante ankoraŭ de kia sento ili devenis. Mi eniris en la unuan kafejon, kaj sidiĝinte apud tablo, mi apogis mian kapon sur miajn ambaŭ manojn por ekzameni tion, kio okazas en mia koro. Mi ne kuraĝis rememori tion, kion mi ĵus estis aŭdinta. Mi volis konsideri tion, kiel iluzion: kaj dufoje, trifoje mi min preparis returni al la loĝejo, ne vidiginte, ke mi atentis al tio. Ŝajnis al mi tiel neeble, ke Manon min perfidas, ke mi timis ŝin ofendi, ŝin suspektante. Mi ŝin adoris, tio estis certa; mi ne donis al ŝi pli da pruvoj de amo, ol mi estis ricevinta de ŝi: kial mi sin kulpigus, ke ŝi estas malpli