Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sincera kaj malpli konstanta ol mi? Kian motivon ŝi havus por min trompi? Nur tri horojn antaŭe ŝi min premegis per plej amemaj karesoj, kaj ŝi ricevis la miajn kun plezurego: mi ne konis ŝian koron pli bone ol la la mian.

« Ne, ne, mi daŭrigis, neeble estas, ke Manon min perfidas. Ŝi scias, ke mi vivas nur por ŝi. Ŝi scias tro bone, ke mi ŝin adoras. Tio ne estas motivo por min malami. »

Tamen la vizito kaj la eliro kaŝita de Sinjoro de B... al mi kaŭzis embarason. Mi memoris ankaŭ la malgrandajn aĉetaĵojn de Manon, kiuj ŝajnis superi niajn nunajn riĉaĵojn. Tio videble divenigis malavarecon de nova amanto. Kaj tiu konfido, kiun ŝi montris antaŭ mi pri provizoj, kiuj estis nekonitaj de mi. Mi malfacile donis al tiom da enigmoj sencon tiel favoran, kiel mia koro ĝin deziris. Aliparte de kiam ni estis en Parizo, ŝi preskaŭ neniam troviĝis for de miaj rigardoj. En okupadoj, promenadoj, amuzadoj, ĉiam ni estis unu apud la alia. Dio mia! unu momento de disiĝo nin tro estus ĉagreninta. Senĉese ni bezonis diri al ni, ke ni amas nin reciproke; sen tio, ni estus mortintaj pro maltrankvileco. Do mi ne povis imagi unu solan momenton, en kiu Manon estus povinta sin okupi de viro alia ol mi. Fine mi kredis, ke mi trovis klarigon de tiu mistero.

« Sinjoro de B..., mi diris al mi, estas homo, kiu faras gravegajn aferojn, kaj kiu havas grandajn komercrilatojn: la parencoj de Manon uzis tiun homon kiel perulon por sendi al ši kelkajn provizojn. Eble ŝi jam ricevis de li iom da ĝi. Kredeble ŝi, por sin amuzi, volas min agrable mirigi. Eble ŝi estus parolinta pri tio, se mi estus enirinta kiel kutime, anstataŭ veni ĉi tien por min ĉagreni. Almenaŭ ŝi ne tion kaŝos, kiam mi mem parolos al ŝi pri tio. »