Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

post si. Mi imagis, ke, ĉar ŝia tualeto estas iom malordigita, ŝi volis sin kaŝi el okuloj de la fremduloj, kiuj estis frapintaj. Mi iris malfermi mem. Apenaŭ mi estis malferminta, mi vidis min ekkaptita de tri viroj; mi rekonis, ke ili estas lakeoj de mia patro. Ili ne faris al mi perforton; sed dum du inter ili min mantenis per miaj brakoj, la tria vizitis miajn poŝojn kaj eltiris el ili malgrandan tranĉilon, kiu estis la sola ferilo, kiun mi portis sur mi. Ili petis de mi pardonon, ĉar ili estis devigitaj min malrespekti: ili diris, ke kompreneble ili agis laŭ ordonoj de mia patro, kaj ke mia pli maljuna frato min atendas malsupre en karoso. Mi estis tiel konfuzita, ke mi lasis konduki min ne kontraŭbatalante kaj ne respondante. Efektive mia frato min atendis. Oni min metis en la karoson apud li: kaj la veturigisto, kiu havis ordonojn, nin kondukis rapidege ĝis Saint-Denis. Mia frato min kisis ameme, sed li ne parolis kun mi; pro tio, mi havis la tutan libertempon, kiun mi bezonis, por revadi al mia malfeliĉaĵo.

Unue mi trovis en ĝi tiom da mallumaĵoj, ke mi vidis neniun malfermaĵon al ia konjekto. Mi estis kruele perfidita; sed per kiu? Tiberge estis la unua homo, kiu sin prezentis al mia spirito.

« Perfidulo! mi ekkriis, cia vivo estas finita, se miaj konjektoj troviĝos ĝustaj. »

Tamen mi pripensis, ke li ne konas la lokon de mia loĝejo, sekve ke oni ne povis ĝin koni per li. Kulpigi Manon’on? mia koro ne kuraĝis ŝin igi kulpa pri tio. Tiu eksterordinara malĝojeco, per kiu mi vidis ŝin kvazaŭ premegitan, ŝiaj larmoj, la amema kisado, kiun ŝi donis al mi elirante, certe aperis kiel enigmo: sed mi sentis, ke mi inkliniĝis tion klarigi per antaŭsento de nia komuna malfeliĉeco; kaj en la momento, en kiu mi malesperis pro la okazintaĵo, kiu min fortiregis for de