Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu mi lasis min konduki: pro tio mi estis akceptita malpli malmole ol mi opiniis. Li kontentiĝis, farante kelkajn ĝeneralajn riproĉojn pri la kulpo de mi farita, ĉar mi forestis sen lia permeso. Pri tio, kio koncernis mian amatinon, li diris, ke mi juste meritis tion, kio al mi estis okazinta, ĉar mi liveris min al nekonatino; ke li plibone opiniis pri mia prudento; sed ke li esperas, ke tiu aventureto min igos pli saĝa. Mi akceptis tiun paroladon nur laŭ la senco, kiu akordiĝis kun miaj ideoj. Mi dankis mian patron pri lia boneco, ĉar li bonvolis min pardoni, kaj mi promesis, ke mi havos konduton pli obeeman kaj pli bone ordigitan. Funde de mia koro mi triumfis: ĉar laŭ la maniero per kiu aranĝiĝis aferoj, mi ne dubis, ke mi havos liberecon forkuri el la domo eĉ antaŭ kiam finiĝos nokto.

Oni altabliĝis por vespermanĝi: oni min mokis pri mia akiro de Amiens kaj pri mia forkuro kun tiu fidela amantino. Mi akceptis batojn tre gentile. Mi eĉ estis ĉarmita, ke al mi estu eble interparoli pri tio, kio konstante okupis mian spiriton. Sed, pro kelkaj vortoj preterlasitaj de mia patro, mi streĉis mian orelon kun plej granda atento. Li parolis pri perfido kaj pri profita servo farita de Sinjoro de B... Mi restis konfuza, aŭdante, ke li elparolas tiun nomon, kaj petis de li humile, ke li pli plene klarigu sian sciigon. Li sin turnis al mia frato kaj petis de li, ĉu li ne rakontis al mi la tutan historion. Mia frato respondis, ke mi ŝajnis tiel trankvila dum la vojaĝo, ke li ne kredis, ke mi bezonas tiun kuracilon por min resanigi de mia frenezo. Mi rimarkis, ke mia patro ŝanceliĝas, ĉu li plenigos sian klarigon. Mi lin petegis tiel insiste, ke li min kontentigis aŭ prefere min mortigis kruele per la plej abomena el ĉiuj rakontoj.

Unue li petis de mi, ĉu mi ĉiam estis tiel naiva, ke mi kredis min amita de mia amatino. Mi diris sen-