Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li sin proponis por faciligi al mi la rimedojn, per kiuj mi pli facile metus mian manon al cia kolumo: se cia frato povis surprizi cin neatenditan, tio okazis nur, ĉar li lin direktis, li kaj cia amatino. Nun gratulu cin pri la daŭrado de cia triumfo. Ci scias venki sufiĉe rapide, kavaliro; sed ci ne scias konservi ciajn akirojn. »

Mi ne havis sufiĉan forton por subporti pli longatempe paroladon, kies ĉiu vorto traboris mian koron. Mi min levis el tablo, kaj mi ne estis ankoraŭ farinta kvar paŝojn por eliri el la manĝoĉambro, kiam mi falis sur plankon sen sento kaj sen konscio. Oni min rekonsciigis per rapida flegado. Mi malfermis la okulojn por verŝi torenton da ploroj, kaj la buŝon por eligi plendojn plej malĝojajn kaj plej kortuŝantajn. Mia patro, kiu ĉiam min amis profunde, uzis sian tutan korelokventecon por min konsoli. Mi lin aŭskultis, sed ne lin aŭdis. Mi min jetis antaŭ liajn genuojn: mi lin petegis, kun plektinte manojn, ke li lasu min reveni Parizon, por ke mi povu ponarfrapi B... ’on.

« Ne, mi diris, li ne gajnis la koron de Manon: li faris al ŝi perforton; li ŝin delogis per sorĉo aŭ per veneno: li eble ŝin brute malrespektegis. Manon min amas. Ĉu mi ne scias tion? Li ŝin minacis per ponardo en la mano por ŝin devigi min forlasi. Kion li ne faris por ŝteli al mi tiel ĉarman amatinon. Ho, dioj! dioj! ĉu estus eble, ke Manon min perfidis, ke ŝi ĉesis min ami? »

Ĉar mi ciam diris, ke mi rapide revenos Parizon; ĉar eć mi min levis ĉiumomente por tion efektivigi, mia patro bone vidis, ke en la ekscitego, en kiu mi troviĝis, nenio estus kapabla min haltigi. Li min kondukis en altan ĉambron, en kiu li lasis kun mi du servistojn por min okulgardi. Mi ne min posedis plu. Mi estus doninta mil vivojn por esti en Parizo dum unu kvarono