Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ligiĝis al tiu penso, ke, aŭskultante nur sian grandan amemon, li iam faris tiun proponon:

« Kavaliro, li diris, ĝis nun mi intencis, ke ci portu la krucon de Malte; sed mi vidas, ke ciaj inklinoj ne sin turnas al tiu flanko. Ci amas beletajn virinojn. Mi intencas serĉi unu, kiu plaĉos al ci. Kompreneble klarigu al mi tion, kion ci opinias pri tio. »

Mi respondis, ke mi ne vidis ian diferencon inter ĉiuj ajn virinoj, kaj ke, post malfeliĉo al mi okazinta, mi ilin ĉiujn malamas egale.

« Mi serĉos unu, daŭrigis mia patro ridetante, kiu similos al Manon, sed kiu estos pli fidela.

— Ho! se vi havas kelkan bonecon por mi, mi diris, estas ŝi, kiun vi devus redoni. Estu certa, mia patro, ke ŝi ne min perfidis; ŝi ne estas kapabla de tiel nigra kaj tiel kruela malkuraĝaĵo. Estas la perfida B..., kiu nin trompas, vin, ŝin kaj min. Se vi scius, kiel ŝi estas amema kaj sincera, se vi ŝin konus, vi mem ŝin amus.

— Vi estas infano, respondis mia patro. Ĉu estas eble, ke vi blindigas vin ĝis tia grado, aŭdinte ĉion, kion mi al vi rakontis pri ŝi. Estas ŝi mem, kiu vin liveris al via frato. Vi devus forgesi eĉ sian nomon, kaj profiti, se vi estas prudenta, la malseverecon, kiun mi havas por vi. »

Mi tro klare rekonis, ke li estas prava. Nur senvola ekmovo min instigis al defendo de mia malfidelulino.

«Ho ve! mi diris, post momento da silento, tro vere mi estas la malfeliĉa objekto de la plej malkuraga el ĉiuj perfidoj. Jes, mi daŭrigis, verŝante larmojn de kolerĉagreno, mi bone vidas, ke mi estas nur infano. Mia kredemo estis por ili tro facila trompeblaĵo. Sed mi bone scias tion, kion mi faros, por min venĝi. »

Mia patro volis scii, kia estis mia intenco.