Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi iros Parizon, mi diris; mi metos fajron en la domon de B..., kaj mi bruligos vivantajn lin kaj la perfidan Manon’on. »

Tiu kolerego ridigis mian patron, kaj havis kiel rezultaton, ke oni min gardis pli mallarĝe en mia malliberejo.

Mi en ĝi pasigis ses plenajn monatojn: dum la unua, en miaj inklinoj la ŝanĝoj montriĝis malmultaj. Ĉiuj miaj sentoj estis nur senĉesa alterneco de malamo kaj de amo, de espero kaj de malespero, laŭ la ideo sub kiu Manon prezentiĝis al mia spirito. Jen mi konsideris en ŝi nur la plej amindan el ĉiuj knabinoj; kaj mi sekiĝis pro deziro ŝin revidi: jen mi vidis en ŝi nur malkuraĝan kaj perfidan amatinon, kaj mi faris mil ĵuradojn, ke mi serĉos ŝin nur por ŝin puni. Oni donis al mi librojn, kiuj min utilis, redonante al mia animo iom da trankvileco. Mi relegis ĉiujn miajn verkistojn. Mi akiris novajn konojn. Min reprenis grandega ŝato al la studado. Vi vidos, kian grandan utilon tio havis por mi pli poste. La lumoj, kiujn mi estis ricevinta de amo, klarigis por mi multajn lokojn de Horacio kaj de Virgilio, kiuj antaŭe al mi ŝajnis malklaraj. Mi faris aman komentarion pri la kvara libro de Eneido: mi intencas ĝin meti en lumon, kaj mi esperas, ke la publiko estos kontenta.

« Ho ve! mi diris, ĝin farante, amanton havantan koron similan al la mia bezonis la fidela Dido. »

Iam Tiberge venis min viziti en mia malliberejo. Min mirigis la fervoro per kiu li min kisis. Ĝis nun mi ne ankoraŭ havis pruvojn de lia amemo, kiuj povus ĝin konsiderigi de mi alie ol kiel simplan amikecon de kolegio, kiel ĝi formiĝas inter junuloj, kiuj estas proksimume samaĝaj. Mi trovis lin tiel ŝanĝitan kaj tiel viriĝintan, de kvin aŭ ses monatoj, dum kiuj mi ne lin vidis, ke lia vizaĝo kaj la tono de lia parolo inspiris al mi