Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

respekton. Li parolis kun mi pli kiel prudenta konsilanto ol kiel lerneja amiko. Li min plendis, ĉar mi estis falinta en eraron. Li min gratulis pro mia resaniĝo, kiun li kredis preskaŭ finita: fine li min admonis, ke mi profitu tiun eraron de juneco por malfermi okulojn al la vanteco de plezuroj.

Mi lin rigardis kun miro. Li tion ekvidis.

« Mia kara kavaliro, li diris, mi diras al vi nenion, kiu ne estas firme vera, kaj pri kiu mi ne estas konvinkita per serioza ekzameno. Mi havis tiom da emo al volupto, kiom vi; sed la ĉielo al mi donis samtempe emon al virto. Mi utiligis mian prudenton por kompari inter ili fruktojn de unu kaj de alia; kaj mi ne bezonis longan komparon por malkovri iliajn diferencojn. Ĉielo kuniĝis kun miaj pripensadoj por min helpadi. Mi sentis al la mondo malŝaton, al kiu nenio egalas. Ĉu vi divenus tion, kio min detenas en ĝi, li aldonis, kaj kio malhelpas, ke mi alkuru al soleco? Ĝi estas nur la kora amikeco, kiun mi sentas al vi. Mi konas la bonegecon de via koro kaj de via spirito: estas nenia bonaĵo, de kiu vi ne povas fariĝi kapabla. La veneno de plezuro vin deklinigis for de la vojo. Kia perdo por la virto! Via forkuro al Amiens kaŭzis al mi tiom da doloro, ke mi ne sentis, de tiu tago, eĉ unu minuton de kontento. Tion juĝu per la klopodoj, kiujn ĝi al mi farigis. »

Li rakontis, ke, ekvidinte, ke mi estis trompinta lin kaj elirinta kun mia amatino, li prenis ĉevalon kaj min sekvis rajde: sed, ĉar mi lin antaŭiris de kvar aŭ kvin horoj, estis neeble, ke li min realiru: tamen li alvenis al Saint-Denis unu duonhoron post mia eliro: ĉar li estis certa, ke mi rifuĝis en Parizon, li tie pasigis ses semajnojn, min serĉante senutile: li iris en ĉiujn lokojn, en kiuj li esperis min renkonti, kaj fine ian tagon li rekonis mian amatinon en la komediejo: ŝi en ĝi troviĝis