Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sub tualeto tiel luksega, ke li divenis, ke ŝi devis tiun riĉecon al nova amanto: li sekvis ŝian karoson ĝis ŝia domo, kaj li sciis per servisto, ke ŝian luksvivadon pagis la malŝparaĵoj de Sinjoro de B...

« Mi ne ĉesigis tie mian enketon, li daŭrigis. Mi revenis en ŝian domon, la morgaŭan tagon, por scii de ŝi mem tion, kio vi estis fariĝinta: aŭdinte, ke mi parolas pri vi, ŝi min tuje forlasis: kaj mi estis devigata reveni en provincon, ricevinte neniun klarigon. Tie mi konis vian aventuron, kaj la ĉagrenegon, kiun ĝi kaŭzis al vi: sed mi ne volis vin vidi, antaŭ kiam mi estus certa, ke mi trovos vin pli trankvila.

— Do, vi vidis Manon’on, mi respondis sopirante. Ho ve! vi estas pli feliĉa ol mi, kiu estas kondamnita neniam ŝin revidi. »

Li min riproĉis pro tiu sopiro, kiu montris, ke mia malforta koro ankoraŭ inkliniĝas al ŝi. Li min flatis tiel lerte pri la boneco de mia karaktero kaj pri miaj emoj, ke li naskigis en mi, de tiu unua vizito, fortan deziron forlasi, kiel li, ĉiujn plezurojn de tiu jarcento, por eniri en eklezian profesion.

Mi tiel ŝatis tiun ideon, ke, kiam mi troviĝis sola, mi min okupis nur pri tiu afero. Mi memoris la paroladojn de lia Amiens’a episkopa Moŝto, kiu donis al mi samajn konsilojn, kaj la feliĉajn antaŭsignojn de li montritajn al mi, se okaze mi akceptus tiun decidon. La pieco ankaŭ miksiĝis kun tiuj konsideroj.

« Mi direktos mian vivon saĝe kaj kristane, mi diris; mi min okupos per studado kaj religio, kiuj ne ebligos, ke mi pensu al la danĝeroplenaj plezuroj de l’ amo. Mi malŝatos tion, kion admiras la plimulto da homoj; kaj, ĉar mi sufiĉe sentos, ke mia koro deziras nur tion, kion ĝi estimas, mi havos tiom malmulte da maltrankvilaĵoj kiom da deziroj. »