Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi antaŭtempe imagis pri tio sistemon de vivo trankvila kaj sola. En ĝin mi enirigis domon formetitan for de tumultajoj, kun malgranda arbareto kaj rivereto el dolĉa akvo funde de ĝardeno, biblioteko farita el libroj elektitaj, malmulto da amikoj virtemaj kaj prudentemaj, manĝotablo konvena sed simpla kaj modera. Al ĝi mi aldonis literaturajn interrilatojn kun amiko, kiu loĝus en Parizo, kaj min informus pri la publikaj novaĵoj, malpli por satigi mian sciemon, ol por min distri el malprudentaj agitaĵoj de homoj.

« Ĉu mi ne estos feliĉa, mi aldonis: ĉu ĉiuj miaj deziroj ne estos efektivigitaj? »

Estas certe, ke tiu projekto tre kontentigis miajn inklinojn. Sed, por tute plenigi tiel saĝan aranĝon, mi sentis, ke mia koro atendis ankoraŭ alian aferon, kaj ke, por ke mi havu nenion dezirindan en la plej ĉarmoplena solecejo, necese estis, ke mi en ĝi vivadu kun Manon.

Tamen, ĉar Tiberge daŭrigis min ofte vizitadi, por min kuraĝigi en la decido inspirita de li, mi profitis okazon por tion konigi al mia patro. Li certigis, ke li intencas lasi siajn filojn liberaj en la elekto de iliaj profesioj, kaj ke, kia ajn estu la maniero, laŭ kiu mi volas disponi de mi, li al si rezervas nur la rajton min helpi per siaj konsiloj. Tiuj konsiloj estis tre prudentaj, kaj malpli celis min tedigi pro mia projekto, ol min instigi al la plenumo de ĝi, ĝin pli bone konigante al mi. La renoviĝo de la skolastika jaro alproksimiĝis. Tiberge kaj mi interkonsentis, ke ni nin metos kune en la seminarion de Saint-Sulpice[1], li por fini siajn studadojn de teologio, kaj mi por komenci la miajn.

  1. Elparolu : Sin Sulpis.