Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pro lia merito, kiu estis konita de l’eparhio, li ricevis de tiu prelato beneficion, antaŭ kiam ni eliros.

Mia patro, kiu kredis min tute resanigita el mia pasio, faris neniun malfacilecon por lasi min eliri. Ni alvenis en Parizon. Eklezia vesto anstataŭis la krucon de Malte, kaj la nomo de abato des Grieux tiun de kavaliro. Mi alligis min al la studad per tia fervoro, ke, dum malmulte da monatoj, mi faris eksterordinarajn progresojn. Mi uzis parton de nokto kaj ne perdis unu momenton de tago. Mia bonfamo havis tian helecon, ke jam oni min gratulis pri la rango, kiun mi devige estis ricevonta: kaj kvankam mi ne tion postulis, mia nomo estis kuŝigita sur la paperfolion de beneficioj. Samtempe pieco ne estis malzorgita: mi havis fervoron por ĉiuj ekzercoj. Tiberge estis kontentega pro tio, kion li rigardis kiel sian agon, kaj multajn fojojn mi vidis, ke li verŝis larmojn, sin aplaudante pri tio, kion li nomis mia konvertiĝo. Ke homaj decidoj estas ŝanĝemaj, tio neniel mirigos iun; ia pasio ilin naskas, pasio alia povas ilin detrui: sed kiam mi pensas al la sankteco de tiuj, kiuj min kondukis al Saint-Sulpice, al la interna ĝojo, kiun ĉielo al mi gustumigis, dum mi plenumis ilin, mi estas terurita, vidante, kiel facile mi povis ilin rompi. Se estas vere, ke ĉielaj helpoj havas ĉiumomente forton egalan al tiu de pasioj, oni do klarigu al mi, kial pereiga ensorĉaĵo min subite forportis for de mia devo, kaj min igis tute nekapabla kontraŭbatali iomete kaj eksenti ian konsciencriproĉon. Mi kredis min absolute liberigita el malfortecoj de l’amo. Ŝajnis al mi, ke mi estus preferinta legadon de Sankta-Aŭgustino aŭ kvaronon da horo de kristana meditado al ĉiuj plezuroj de sentoj, ne esceptante tiujn, kiuj estus prezentitaj de Manon. Tamen unu malfeliĉa momento min refaligis en la profundegaĵon, kaj mia falo estis des pli neriparebla, ke, ĉar