Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi subite min trovis en la sama grado de profundeco, el kiu mi estis elirinta, la novaj malordaĵoj, en kiujn mi falis, min portis multe pli malproksimen en la fundon de l’abismo.

Mi pasigis preskaŭ unu jaron en Parizo, ne farante esploron pri la aferoj de Manon. En la unuaj momentoj, por mi estis vera penego fari tian perforton al miaj sentoj: sed la konsiloj de Tiberge ĉiam ĉeestantaj kaj miaj propraj pensadoj al mi donis la venkon. La lastaj monatoj fuis tiel trankvile, ke mi kredis min ekforgesonta tiun ĉarman kaj perfidan kreitaĵon. Tempo alvenis, en kiu mi estis disputonta pri publika ekzercado en la teologia lernejo: mi petis de kelkaj konsiderindaj personoj, ke ili min honoru per sia ĉeesto. Pro tio mia nomo estis dissemita tra ĉiuj kvartaloj de Parizo: ĝi iris ĝis oreloj de mia malfidelulino. Ŝi ne lin rekonis kun certeco sub la titolo de abato, sed restaĵo de scivolo aŭ eble ia pento pro ŝia perfido al mi (mi neniam povis malkonfuzi, kiu el tiuj du sentoj superis) ŝin interesigis pri nomo tiel simila al la mia. Ŝi venis en Sorbonon kun kelkaj aliaj sinjorinoj. Si ĉeestis ĉe mia ekzercado, kaj verŝajne și havis malmulte da malfacileco por min rekoni.

Mi havis neniun konon pri ŝia vizito. Oni scias, ke troviĝas en tiuj lokoj privataj kameroj por sinjorinoj, en kiuj ili ĉeestas nevideblaj malantaŭ pendanta kašilo. Mi revenis al Saint-Sulpice kovrite de gloro kaj ŝarĝite de komplimentoj. Estis la sesa vespere. Oni min avertis, unu momenton post mia reveno, ke ia sinjorino petis por min vidi. Mi iris al la parolejo. Dio! kia surprizanta aperaĵo! Mi en ĝi trovis Manon’on. Ĝi estis ŝi, sed pli aminda kaj pli brila ol mi iam ŝin vidis. Ŝi estis en sia dekoka jaro. Ŝiaj ĉarmoj preteriris ĉion, kion oni povas priskribi. Ŝi havis mienon tiel delikatan,