Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiel mildan, tiel plaĉindan, la mienon de l’amo mem! Ŝia tuta vizaĝo ŝajnis al mi ensorĉaĵo.

Ŝin vidante, mi restis konfuza; kaj, ĉar mi ne povis konjekti, kia estas la celo de ŝia vizito, mi atendis kun okuloj mallevitaj kaj kun tremado, ke ŝi komencu klarigon. Ŝia embaraso estis dum kelka tempo egala al la mia: sed, vidante, ke mia silento daŭras, ŝi metis manon antaŭ siajn okulojn por kaŝi kelkajn larmojn. Ŝi diris per tono timema, ke ŝi konfesis, ke ŝia malfideleco meritas mian malamon, sed ke, se estas vere, ke mi sentis kelkan amemon al ŝi, mi miavice estis tre kruela, lasinte pasigi du jarojn kaj ne zorgante ŝin informi pri mia sorto, kaj ke mi ankoraŭ min montras tre malmola, ŝin vidante en la stato, en kiu ŝi estas en mia ĉeesto, kaj ne dirante unu parolon. La malordo de mia animo, dum mi ŝin aŭskultis, ne povus esti esprimita.

Ŝi sidiĝis, sed mi ne; kaj mi restis kun korpo oblikve staranta, ne kuraĝante ŝin rigardadi rekte. Mi pli ol unu fojon komencis respondon, kiun mi ne povis fini pro manko de forto. Fine mi faris ekpenon, kaj ekkriis dolore:

« Perfida Manon! Ha! perfida! perfida! »

Ŝi ripetis, ploregante varmajn larmojn, ke ŝi ne pretendas justigi sian perfidon.

« Kion do vi pretendas? mi ekkriis ankoraŭ.

— Mi pretendas morti, ŝi respondis, se vi ne redonas al mi vian koron, sen kiu estas neeble, ke mi vivu.

— Petu do mian vivon, malfidela, mi daŭrigis, verŝante mem larmojn, kiujn mi vane penadis deteni, petu mian vivon, la solan aferon, kiu restas oferebla de mi: ĉar mi ne ĉesis aparteni al ci. »

Apenaŭ mi estis fininta tiujn lastajn vortojn, ke ŝi sin levis kun ekscitego, kaj venis al mi por min kisi. Ŝi min premegis per mil pasiaj karesoj. Ŝi min