Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomis per ĉiuj vortoj, kiujn elpensas amo por esprimi siajn plej ardantajn korsentojn. Ĝis nun mi respondis al ili nur malarde. Efektive kia transiro el la trankvila situacio, en kiu mi estis, al la tumultoplenaj movadoj, kiujn mi sentis renaskiĝi. Mi estis terurita pro tio. Mi tremetis, kiel okazas, kiam oni troviĝas nokte en nekonita kamparo: oni kredas sin transportita en novan ordon de aferoj; oni estas kaptita de sekreta teruro, el kiu oni sentas sin liberigita, nur kiam oni longatempe observis la ĉirkaŭaĵojn.

Ni sidiĝis unu apud la alia. Mi prenis ŝiajn manojn en la miajn.

« Ha! Manon, mi diris, ŝin rigardante per okulo malgaja, mi ne atendis la nigran perfidon, per kiu vi pagis mian amon. Estis al vi tre facile trompi koron, kies absoluta regantino vi estis, kaj kiu sin sentis vere feliĉa, nur kiam ĝi al vi plaĉis kaj obeis. Diru nun, ĉu vi trovis aliulon tiel ameman kaj tiel submetitan. Ne, ne; la naturo ne faras multajn korojn sammaniere trempitajn kiel la mian. Diru, ĉu almenaŭ vi kelkafoje ĝin bedaŭris. Kian konfidon mi devas havi en tiu realiro de boneco, kiu vin revenigas hodiaŭ por ĝin konsoli. Mi tro vidas, ke vi estas pli ĉarma ol vi iam estis: sed, je la nomo de ĉiuj doloroj, kiujn mi por vi suferis, bela Manon, diru, ĉu vi estos pli fidela? »

Ŝi respondis aferojn tiel kortuŝantajn pri ŝia pento, kaj ŝi promesis fidelecon per tiom da protestoj kaj tiom da ĵuradoj, ke ŝi min emociis laŭ neimagebla grado.

« Kara Manon, mi diris per profana miksaĵo de amaj kaj teologiaj esprimoj, ci estas tro adorinda por esti simpla kreitaĵo. Mi sentas mian koron forportitan de venkinta delektacio. Ĉio, kion oni diras pri libereco en Saint-Sulpice, estas ĥimero. Mi ekperdos mian riĉecon kaj mian bonfamon por ci; mi tre bone tion antaŭ-