Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidas, mi legas mian fatalon en ciaj belaj okuloj: sed el kiaj perdaĵoj mi ne estos konsolita, havante cian amon. Favoroj de riĉeco ne min kortuŝas; gloro ŝajnas al mi fumo; ĉiuj miaj projektoj de eklezia vivado estis frenezaj imagaĵoj; fine ĉiuj bonaĵoj, kiuj diferencas el tiuj, kiujn mi esperas ricevi de ci, estas malŝatindaj bonaĵoj, ĉar ili ne scius kontraŭbatali en mia koro, dum unu momento, kontraŭ unu sola el ciaj rigardoj. »

Sed, kvankam mi al ŝi promesis ĝeneralan forgeson de ŝiaj kulpoj, mi volis tamen esti informita per kia maniero, ŝi lasis sin delogi de B... Ŝi min sciigis, ke li, ŝin vidinte en ŝia fenestro, fariĝis pasiema al ŝi; ke li faris sian amkonfeson kiel ĝenerala farmoprenanto, tio estas, konigante en letero, ke la pago proporciiĝos kun la favoroj; ke ŝi unue kapitulacis, sed havante neniun alian intencon ol eltiri el li grandegan monsumon, kiu povus utili por nin vivigi pli facile; ke li ŝin blindigis per tiel mirindaj promesoj, ke ŝi iom post iom sin lasis ŝanceli; ke tamen mi devis juĝi ŝiajn konsciencriproĉojn per la doloro, kies atestojn ŝi al mi vidigis, la antaŭtagon de nia disiĝo; ke malgraŭ la lukseco, en kiu li ŝin dorlotis, neniam ŝi sentis feliĉon kun li, ne nur, ĉar ŝi ne trovis en li, ŝi diris, la delikatecon de miaj sentoj, sed ĉar, en mezo mem de plezuroj, kiujn li senĉese malŝparis al ŝi, ŝi sentis funde de ŝia koro la memoron de mia amo kaj la konsciencriproĉojn de sia malfideleco. Ŝi parolis pri Tiberge, kaj pri la fortega konfuzo, kiun lia vizito kaŭzis al ŝi.

« Frapo de spado en koron, ŝi aldonis, estus malpli movinta mian sangon. Mi turnis al li mian dorson, ne povante toleri lian ĉeeston, eĉ unu momenton. »

Ŝi daŭrigis, rakontante per kiaj rimedoj ŝi estis sciigita pri mia ĉeesto en Parizo, pri la ŝanĝo de mia situacio, kaj pri miaj ekzercadoj en Sorbono. Ŝi certigis,