Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke ŝi estis tiel emociita dum la disputado, ke ŝi tre malfacilige detenis ne nur siajn larmojn sed eĉ siajn ĝemojn kaj siajn kriojn, kiuj pli ol unu fojon preskaŭ eksplodis. Fine ŝi diris, ke ŝi el tiu loko estis elirinta la lasta, por kaŝi sian konfuzon, kaj ke, obeinte nur ekinstigon de sia koro kaj ardegecon de siaj deziroj, ŝi estis veninta rekte al seminario, decidinte, ke ŝi mortos en ĝi, se ŝi ne trovas min bonvolantan ŝin pardoni.

Kie trovi barbarulon, kiun ne estus kortuŝinta tiel viva kaj tiel amema pento? Pri mi, mi sentis en tiu momento, ke mi estus oferinta por Manon ĉiuj episkopejojn de kristana mondo. Mi petis de ŝi, kia nova aranĝo ŝi opinias taŭga por ordigi niajn aferojn. Ŝi respondis, ke necese estas, ke ni eliru tuje el la seminario, kaj ke ni diskutos pri aranĝaĵoj en loko pli senriska. Mi konsentis ĉiujn ŝiajn voladojn, ne protestante. Ŝi eniris en sian karoson, por min atendi ĉe angulo de la strato. Mi foriris post momento, ne ekvidite de la pordisto. Mi enkarosiĝis kun ŝi. Mi aliris al vestovendejo. Mi reprenis galonojn kaj spadon. Manon pagis la elspezon, ĉar mi estis sen unu monero: timante, ke mi trovos baron por eliri el Saint-Sulpice, ŝi ne volis, ke mi reeniru, eĉ momenton, en mian ĉambron, por preni en ĝi mian monon. Cetere mia trezoro estis malgranda, kaj ŝi estis sufiĉe riĉa pro la malavaraĵoj de B... por malŝati tion, kion ŝi de mi forlasigis. Ni diskutis ĉe la vestovendisto mem pri la decido, kiun ni ekprenos. Por pli valorigi antaŭ mi la oferon, kiun ŝi al mi faris, forlasante B... ’on, ŝi decidis, ke ŝi ne konservos por li eĉ la plej malgrandan afablecon.

« Mi volas lasi al li liajn meblojn, ŝi diris, ĉar ili al li apartenas: sed mi kunprenos, kiel juste, juvelojn kaj preskaŭ sesdek mil frankojn, kiujn mi eltiris el li dum du jaroj. Mi donis al li neniun povon sur min, ŝi