Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aldonis; do mi povas sentime resti en Parizo, luprenante oportunan domon, en kiu ni vivos feliĉaj. »

Mi al ŝi rimarkigis, ke se troviĝas neniu danĝero por ŝi, ĝi kontraŭe estas grava por mi, kiu neeviteble iom pli frue iom pli malfrue estos rekonita; tiam senĉese mi riskos la malfeliĉon, kiun mi jam suferis. Ŝi al mi divenigis, ke ŝi ne forlasus Parizon sen bedaŭro. Mi tiel timis ŝin ĉagreni, ke ekzistis neniuj hazardoj, kiujn mi ne malŝatus, por plezurigi al ŝi. Tamen ni trovis konvenan konsenton; ĝi estis lupreni domon en ia vilaĝo apud Parizo, el kiu estus facile al ni iri al la urbo, kiam plezuro aŭ bezono nin al ĝi vokus. Ni elektis Chaillot’on[1], kiu ne estas malproksima. Manon revenis tuje al sia hejmo. Mi iris ŝin atendi ĉe la pordeto de Tuileries[2]. Ŝi revenis post unu horo, en dungita karoso, kun knabino, kiu ŝin servis, kaj kelkaj vojaĝkestoj, en kiuj ŝiaj vestaĵoj kaj ĉiuj multekostaĵoj al ŝi apartenantaj estis enfermitaj.

Ni senprokraste aliris al Chaillot. La unuan nokton, ni loĝis en gastejo, volante doni al ni la tempon necesan por serĉi domon aŭ almenaŭ oportunan apartamenton. De la morgaŭa tago, mi trovis loĝejon tute ŝatindan.

Unue mia feliĉeco ŝajnis starigita laŭ neŝancelebla maniero. Manon estis la dolĉeco kaj la komplezo mem. Ŝi havis por mi atentaĵojn kaj delikatajojn tiajn, ke mi kredis min plene pagita pri ĉiuj miaj ĉagrenoj. Ĉar ni ambaŭ estis akirintaj iom da sperteco, ni rezonis pri la firmeco de nia riĉeco. Sesdek mil frankoj, kiuj faris la fundamenton de nia havaĵo, ne estis monsumo povanta

  1. Elparolu: Ŝajo.
  2. Elparolu: Tuileri.