Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝanĝo metis en niajn aferojn la plej grandan malordon kaj naskis du aventurojn, kiuj kaŭzis nian ruinon.

Manon havis fraton, kiu estis korpogardisto. Bedaŭrinde li loĝis en Parizo, en la sama strato kiel ni. Li rekonis sian fratinon, ŝin vidante, ian matenon, en ŝia fenestro. Li eniris en nian ĉambron, terure blasfemante; kaj, ĉar li konis parton de aventuroj de sia fratino, li ŝin premegis per insultoj kaj riproĉoj. Mi estis elirinta unu momenton antaŭe: sendube tio estis feliĉa por li aŭ por mi, kiu ne tute min sentis ema ricevi insulton. Mi revenis hejmen nur post lia eliro. La malĝojeco de Manon al mi juĝigis, ke io eksterordinara okazis. Ŝi rakontis la bedaŭrindan disputon, kiun antaŭ momento ŝi estis suferinta, kaj la maldelikategajn riproĉojn de sia frato. Tio min tiel koleregis, ke mi tuje estus alkurinta al la venĝo, se ŝi ne estus haltiginta min per siaj larmoj. Dum mi interparolis kun ŝi pri tiu aventuro, la korpogardisto reeniris en la ĉambron, en kiu ni estis, ne sin anonciginte. Mi ne estus akceptinta lin tiel ĝentile, kiel mi faris, se mi estus koninta lin: sed, nin salutinte kun ridanta mieno, li havis tempon diri al Manon, ke li venas por peti senkulpigojn pri lia malmodereco; ke li kredis ŝin en malordo, kaj ke tiu opinio ekbruligis lian koleron; sed ke, sin informinte al unu el niaj servistoj pri mia estmaniero, li estis eksciinta aferojn tiel ŝatindajn pri mi, ke pro tio li deziris bone vivadi kun mi. Kvankam tiu informo, kiu venis el unu el niai lakeoj, enhavis ion strangan kaj ŝokindan, mi ricevis afable lian komplimenton. Mi kredis plezurigi al Manon. Ŝi ŝajnis kontentega, vidante lin ema al paciĝo. Ni lin konservis por vespermanĝi. Post kelkaj momentoj, li fariĝis tiel senĝena, ke, aŭdinte, ke ni parolis pri nia reveno al Chaillot, li volis absolute nin akompani. Ni estis devigitaj doni al li lokon en nia karoso. Tio far-